Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/77

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |En tiu ĉi minuto iris preter ni du sinjorinoj. (Mary XI. 29.) |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |Silente mi iris sur la bulvardo preter la fenestroj de l' domo, kie sin kaŝis nia belulino. (Mary XV. 22.) |}


Rim. 1. Devenaĵoj: preteriri, preterlasi, preterdoni. Transiri, transdoni, transskribi, k. t. p.

Rim. 2. Malo de »trans« estas eble »ĝis« (latine: cis) kiun oni tiel uzas en senco loka (krom ĝia tempa). E.: Miaj fratoj akompanis la gastojn ĝis ilia domo. (Z.)—Franco diras, ke Parizo sidas ĝis Alpoj kaj Romo trans Alpoj.—Tion ni povos fari ĝis dek tagoj. (127.)

202. »Sur« diferencas de »super« en tio, ke ĝi montras ordinare tuŝadon de objektoj. »Super« montras, ke afero estas sub alia, sed ne devige, ke ili sin tuŝas reciproke; plie »sur« ne ĉiam rilatas altecon.


E.: Li staras supre sur la monto. (Z.)
Mi metis la manon sur la tablo. (Z.)
Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. (Z.)
Super la tero sin trovas aero. (Z.)
Super mia kapo preterflugis birdo.
Li ĵetis ŝtonon super la muron, sed li ne havis sufiĉe da forto kaj la ŝtono falis sur la muron.


Rim. 1. Devenaĵoj: Suriri, suresti, surmeti, surpremi, k. t. p. Superi, supera, supereco, malsupera, malsuperi, malsupereco.

Rim. 2. Adverbe oni uzas pli volonte »supre« ol »sure«. E.: Li staras supre sur la monto. (Z.) »Supre« montras tamen ideon apartan de alteco. (Komparu kun: venu kune kun via amiko. (Z.)

Rim. 3. Malo de »sur« kaj »super« estas »sub«. Oni ne faras en multenombro saman distingon, kian en ununombro. Tamen oni povas diri laŭvole »malsuper«, kvankam D-ro Zamenhof uzas malofte prefikson »mal« por prepozicioj.

Rim. 4. Malo de »supre« estas »malsupre«, kiun oni uzas ofte anstataŭ »sube«. E.: Li rigardas malsupren sur la kampon. (Z.) Li rapide malsupreniris.