Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/78

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

III. Tempaj prepozicioj. (121-131.)

Ankoraŭ, antaŭ, apenaŭ, ĉe, ĉirkaŭ, de, dum, en, ĝis, je, post, k. c.

203. Pro komuna uzado de »antaŭ, post« en senco tempa kaj loka, oni devas atenti ke oni konstruu sian frazon tiamaniere, ke ne ekzistu malklaraĵo.


E.: La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ la gepatroj (je ĉeesto de ...)
La gefianĉoj renkontiĝis antaŭ ol la gepatroj (aŭ: antaŭ kiam).


IV. Aliaj prepozicioj.

204. »Krom« montras ideon aldonan. Iafoje tiu ideo povas kompreniĝi, kiel apartigo, disigo, sed en tia okazo pli bone estas uzi »escepte« aŭ »ekster« por eviti ĉiun konfuzaĵon.


E.: La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj kiujn oni povis trovi. (Z.)
Ekster tiuj leĝoj ne ekzistas aliajkrom tiuj leĝoj« estas direbla laŭ uzado sed videble malpli klara).
Ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ poŝaj lernolibroj. (Esperantisto, 37.)


205. »Laŭ« montras: a) rilaton de konformeco je ia afero; b) devenon; c) ilon, manieron.


E.: Tiu vazo estas farita laŭ modelo el nia muzeo.
Laŭ mia opinio ...
La pli juna filino estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco. (Z.)