Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/80

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

X.

ADVERBO.

208. Adverbo valoras prepozicion akompanatan de komplemento. E.: paroli saĝe = paroli kun saĝeco.

En Esperanto oni uzas tre ofte adverbojn, ĉar oni povas ĉiam ricevi adverbon de ia ajn radiko per aldono de finiĝo e.

209. Laŭ supra difino adverbo diferencas de prepozicio en tio, ke ĝi ne havas ordinare post si komplementon substantivan aŭ pronoman. Se do oni deziras uzi prepozicion sen aldono de komplemento, oni devas igi ĝin adverbo per aldono de finiĝo e.


E.: Mi staras apud li. Li staras apude.


Rim. Adverboj devenaj estas ofte uzataj prepozicie (kun komplemento substantiva). Tiel S-ro Kofman diras en antaŭparolo de »Kain«: Konforme malnovajn titolojn; rilate vortojn; escepte lian biografion, k. t. p. Kial en tiaj esprimoj oni uzas akuzativon post adverbo? S-ro de Beaufront diras: »adverboj uzataj prepozicie, kiel koncerne, tuŝante, ne ofendante, supozinte, rilate al, proksime, dank' al, meze de, dekstre de, supre de, funde de, flanke de, k. c. regas nominativon aŭ akuzativon, laŭ tio, ke vorto, de kiu ili devenas, regas mem nominativon aŭ akuzativon. La ok lastaj regas nominativon kiel montras la prepozicio, kiu sekvas ilin. Aliaj regas akuzativon, ĉar ili devenas de transitivaj verboj koncerni, tuŝi, supozi, ofendi, escepti. Tiuj adverboj-prepozicioj havas do kiel rektan komplementon la nomon aŭ pronomon, kiu sekvas ilin.«

Facile estas vidi unue, ke formoj gerundivaj esceptinte, supozinte, k. a. estas veraj apartaj formoj de verbo, kaj havas de adverboj nur ŝajnon (174). Sed por formoj escepte, rilate, koncerne, kompare, k. a. oni tute ne komprenas, kial oni uzas post ili akuzativon. Eble oni povas diri, ke oni tiel anstataŭas per akuzativo sola nominativon kun prepozicio (37, 114). Tiel oni diras: