nitivo. 167), sed neniam kiam ĝi estas komplemento. E.: Mi diras, ke riĉiĝi estas agrable.—Sed oni ne diras »ni agas, por ke fariĝi riĉaj« aŭ »tiamaniere, ke fariĝi riĉaj«; oni devas en tia okazo uzi personan modon (por ke ni fariĝu riĉaj) aŭ se oni volas uzi infinitivon, forigi la konjunkcion: »ni agas, por fariĝi riĉaj.«
II. Apartaj konjunkcioj.
219. »Kaj« (kuniga konjunkcio) unuigas du propoziciojn, du subjektojn, du komplementojn, k. t. p. Oni povas ĝin forigi kaj anstataŭi per komo en rapidaj rakontoj, kiam tio ĉi ne difektas klarecon.
E.: | Tie staris viroj, virinoj, infanoj. |
220. Reciproke oni povas ripetadi »kaj« por pli forte insisti.
E.: | Mi vidis kaj lin, kaj lian fraton. |
221. »Aŭ« (disiga konjunkcio) montras diferencon inter du propozicioj aŭ aferoj.
E.: | Li ploras aŭ ridas: oni ne bone scias. |
222. Ripetante disigan konjunkcion, oni ricevas pli fortan apartigon. (E.: aŭ ... aŭ; ĉu ... ĉu; ĉu ... aŭ). Oni ĝis nun ne faris klaran distingon inter »aŭ ... aŭ« kaj »ĉu ... ĉu«.
E.: | Aŭ vi forlasis la postenon, aŭ vi ne forlasis ĝin, sed tiam malzorgis averti. En ambaŭ okazoj, ĉu vi forlasis, ĉu vi malzorgis, vi estas kulpa. |
223. »Ke« estas nur konjunkcio; ĝi montras, ke sekvanta propozicio klarigas la unuan, k. t. p. Oni ofte uzas ĝin (kun persona modo) anstataŭ infinitivo. (170.)
224. »Se« (kondiĉa konjunkcio) esprimas, ke ia afero estas farata nur se alia ekzistas, k. c. Neniam ĝi montras demandon. (98, 165.)
225. Komparaj esprimoj estas »tiel ... kiel; pli ... ol; laŭ; kiel ekzemple; kvazaŭ«, k. t. p. (66, 96. R. 1.)