Por montri sekvon, rezultaton komparan, oni uzas »ju pli ... des pli«.
E.: | Ju pli bona, des pli amata vi estos. |
Ju pli ni laboros, des pli ni havos rajton ripozadi. |
Rim. 1. Prefere oni alproksimigas vorton, sur kiun falas ideo. Tiel »ju pli bona« estas preferinde ol »ju pli vi estos bona«.
2. Ofte unua termino ne estas esprimata. E.: Mi devas averti vin, ke li eble ne estos hejme.—Des pli bone! Mi tute ne deziras lin vidi.
3. »Ju malpli« oni uzas por montri disigan rezultaton.
226. Gradigo estas montrata de »ne nur, ne sole ... sed, sed ankaŭ, sed plie«.
E.: | Ne nur li ŝtelis, sed li mortigis ankaŭ! |
Nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo. (Z. Esperantisto n-ro 37, 3.) |
Rim. Se gradigo estas nea, oni enkondukas nean vorton, ekzemple »ne«. E.: Ne nur mi ne incitiĝas kontraŭ vi, sed eĉ mi ne malaprobas vian konduton.
227. Forlaso, forkonsento, kontraŭigo estas montrataj de »kvankam«. Oni ofte uzas »tamen« en la dua frazo, se la konsenta propozicio estas la unua.
E.: | Kvankam li estas riĉa, tamen li ne estas feliĉa. |
Kvankam mi konsentas vian opinion, tamen mi ne povas akordiĝi kun vi. | |
S-ro Lott diras, ke lia »Lingue« kvankam havas eble difektojn, tamen jam en sia nuna formo estas komprenebla. (Dombrovski, Esperantisto 40, 54.) |
Rim. Iafoje oni uzas »kvankam« en senco de »eĉ«: Sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. (Rak. de Devjatnin, Esperantisto, 38, 29.)
228. »Jen ... jen« montras kontraŭigon tempan aŭ manieran.
E.: | Jen li kuras forte, jen li haltas. |