Paĝo:Germana Esperantisto - Decembro 1924.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

trovis! Ĉu ankaŭ ili tro longe dormis kaj sekve de tio maltrafos la vagonaron? Tremante mi rigardis la stacidoman horloĝon. Senkompate la granda montrilo antaŭeniras minuton post minuto. Fine — du minutojn antaŭ la forveturtempo — mi vidis la kunularon suriranta la kajon. Dank’ al Dio! Malpeziganta ekĝemo eliĝis el mia brusto. Mi mansignis al malfermita kupeo, kaj apenaŭ ni estis enirintaj, la vagonaro ekveturis. La aliaj kunuloj estis atendintaj antaŭ la stacidomo kaj tie renkontintaj unu la alian, kaj mi ne vidis ilin pro mia rapideco.

Ni estis sep personoj: Dro Liebeck kun edzino, f-ino Nickel, s-ro Behrendt kaj mi kiel agontoj, s-ro Glück, la prezidanto de la Gruparo Berlin, kie kontrolonto kaj s-ro Feder el Chemnitz, kiu vojaĝante trapasis Berlin-on, kiel invitita gasto.

Dum la unuhora veturo ni babilis pri nia entrepreno kaj la perspektivoj por ĝia sukceso. Ni estis starontaj la unuan fojon publike antaŭ la mikrofono de radio-stacio por aŭdigi nian voĉon al nevidebla aŭskultantaro tutmonda. Mi legis antaŭ nelonge en iu radio-gazeto, ke eĉ artistoj, kiuj kutimas ĉiutage prezenti sin al videbla aŭskultantaro, ofte fariĝas timemaj antaŭ la mistera aparato komunikanta la kontakton kun la publiko. Koncerne min, Ekino antaŭdiris al mi ion tian. Sed mi trankviligis ŝin: „Ĉu gazeteldonisto, kiu ne timas la multkapan hidron de legantaro, timu la radio-hidron? Ne! Mi estos kuraĝa!“ Ankaŭ la aliaj ne havis antaŭtimon, tiom malpli, ke la sankta nombro sep de nia areto kaj la feliĉo (germ. Glück), kiun ni havis inter ni, jam antaŭe supozigis bonan sukceson. Tamen — oni ne tro multe fidu al la providenco! Pro tio la gekantontoj el ni suĉmanĝis kelkajn Ems-ajn pastelojn por glatigi la laringon.

Alveninte en Königswusterhausen, ni gaje marŝis en hela sunbrilo al la granda ĉefradio-stacio, kies altegaj anten-mastoj estas videblaj je multkilometra distanco. En la stacio afable akceptis nin inspektoro Schwartzkopf, la aranĝestro de la ĉiudimanĉaj prezentadoj tieaj. Klarige mi volas aldoni ĉi tie, ke la oficiala stacio Königswusterhausen ne ĉiutage disaŭdigas distran programon, kiel faras tion Vox-Haus en Berlin, sed nur dimanĉe inter la 10.40 kaj 12.50 h. kaj je specialaj okazoj aranĝas prezentadojn, kiuj ĝenerale konsistas el koncertoj instrumentaj kaj kantaj. La dimanĉaj programoj konsistas el du partoj: la unua, destinita precipe por germanlandaj ricevantoj kaj daŭranta de la 10.40 ĝis la 11.40 h., estas sendata sur ondo 680; la dua, destinita precipe por eksterlandaj ricevantoj kaj daŭranta de la 11.50 ĝis la 12.59 h., estas sendata sur ondo 2800.

Sed nia ĝojo pri la venontaĵoj estis malgrandigata per malagrabla sciigo, kiun s-ro Schwartzkopf faris al ni tuj post reciproka salutado. Ŝajnis, ke s-ro Behrendt estis en konflikto kun la providenco: La kutima ondo 680 de la unua parto, en kiu li estis faronta sian germanlingvan paroladon pri la graveco de Esperanto por radio, ĝuste en tiu tago pro teknikaj kaŭzoj devis esti ŝanĝata al 2450. Estis klare, ke la plej multaj ricevantoj en Germanujo, ne posedantaj ricevilojn por ondoj pli longaj ol 800 m, ne aŭdos la paroladon. Ĉi tiu cirkonstanco kompreneble malbone efikis al ĝia celo. Domaĝe!

Kelkajn minutojn antaŭ la komenciĝo de l’ programo ni eniris la prezentad-ĉambron. Ĝi estas tute drapirita per blanka ŝtofo, aranĝita tiel, ke ĝi reflektas la disvastiĝantajn sonojn al la mikrofono staranta en angulo. Ĉi tiu ĉambro estas uzata nur por muzikaj prezentaĵoj; paroladoj estas farataj en apuda ĉambro per ordinara telefono.

10.40 h.! S-ro Schwartzkopf sur ondo 680 anoncas al la aŭskultantoj la komenciĝon de la programo kaj la ŝanĝon de la ondolongo por la unua parto. Poste li diras kelkajn vortojn pri la speciala Esperanto-disaŭdigo de l’ hodiaŭa tago kaj prezentas la funkciontajn artistojn. Kiam estas nia vico, ni aŭdas: „S-ro telegraf-direktoro Behrendt germanlingve parolos pri Esperanto, kaj f-ino Nickel kaj s-ro Dro Liebeck kantos en Esperanto; ĉe la fortepiano — Friedrich Ellersiek! Aŭdinte ĉi tion, mi preskaŭ svenis, dum la aliaj mute ridis; se ne estus ordonita nepra silento dum la tuta prezentado, ili certe estus eksplodintaj pro ridego. Mi, kiu eĉ ne scias ludi simplan melodion sur la fortepiano, akompanu kantojn eĉ nepreparite? Sankta Sebastiano, helpu min, eviti la katastrofon! Kaj la sanktulo helpis. Li ekkonigis al la anoncanto, ke li legis fuŝe skribitan manuskripton, en kiu la nomoj estis erare miksitaj. Antaŭ la komenco de la dua parto la eraro estis korektata.

La du unuaj numeroj de la programo estis muzikaĵoj, ludataj de kordinstrumenta kvarteto kun fortepiano. La ludantoj estis veraj artistoj; ili prezentis ankaŭ ĉiujn ceterajn muzikaĵojn de la tuta programo. La tria numero estis la parolado de s-ro Behrendt. Li rakontis fabelon de avinjo pri la modernaj komunikiloj, kiuj dum malmultaj horoj a˘ù eĉ nur sekundoj portas la homon aŭ lian spiriton de popolo al popolo. De kontinento al kontinento oni transigas sciigojn en unu lingvo komprenata de ĉiuj, kaj ĉi tiu lingvo ne estas la angla, franca aŭ germana, sed internacia lingvo por ĉiuj popoloj. Sed la fabelo jam realiĝis: jen Esperanto, kiu jam estas uzata en interpopolaj interrilatoj kaj nun pli kaj pli ankaŭ por radio. Sekvis kelkaj klarigoj pri Esperanto mem kaj ĝia bonega taŭgeco por radio, pri ĝia kulturvaloro por la homaro ktp. La parolado daŭris 11 minutojn, sed malgraŭ sia mallongeco ĝi enhavis plenegon da konvinkantoj argumentoj por instigi ne-esperantistajn aŭskultantojn al la okupado pri nia lingvo. La parolmaniero kaj prononcado de s-ro Behrendt estis vere modelaj. Tio estas tute komprenebla; kiel telegraf-direktoro en la germanregna poŝtministerio li estas fakulo pri telegrafado per kaj sen fadeno, kaj li bone scias la efikon de la parolata vorto en telefonio kaj radio[1].

Post la parolado sekvis du muzikaĵoj ludataj de la supre dirita orkestro, kaj post finsoniĝo de la lasta numero s-ro Schwartzkopf fermis la unuan parton per la alvoko: „Ĝis reaŭdo post 10 minutoj sur ondo 2800!“

Niaj kantontoj nun faris mallongajn kantprovojn por ekzameni la voĉojn kaj informiĝi pri ilia sonado en la prezentad-ĉambro. Ĉio funkciis tiel bone, ke ni sentime povis atendi la venontaĵon. S-ro

Schwartzkopf prezentis al la sinjoroj cigarojn en

  1. La originala teksto de la parolado troviĝas sur paĝo 228 de ĉi tiu numero. Red.