Paĝo:Germana Esperantisto - Januaro 1914 B.pdf/1

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Bonvolu atenti!

ĉi tiu unua numero de la nova jarkolekto estas sendita ankoraŭ al ĉiuj niaj abonantoj el 1913. Kiu el ili deziras plue Iegi eldonon B, sed ĝis nun ne renovigis sian abonon, bonvolu fari ĉl tion senprokraste, por evlti malfruiĝojn en la alsendo de la venontaj numeroj.

La administracio de G. E.


Nova jaro

Okaze de l' komenco de la nova jaro ni ricevis el nia legantaro multege da tre afablaj bondeziroj. Ne estas eble, danki al ĉiu el la gratulintoj aparte; do ni petas, ke ili akceptu ĉi-tiumaniere nian koran dankon kaj la certigon, ke iliaj afablaj deziroj denove kuraĝigis nin daŭrigi la energian laboron por nia kara arero kaj ne malpli ankaŭ zorgi pri tio, ke nia gazeto ankaŭ en Ia nuna jaro trovu favoron ĉe niaj legantoj kaj akiru novajn amikojn. Samtempe ni ripetas ĉi tie niajn korajn bondeziroin, kiujn ni jam elparolis en la nunmonata numero A.

En eldono A ni ankaŭ jam atentigis pri la ŝanĝo de la presejo kaj pri la per tio atingita reveno al la antaŭa skribspeco, kiun niaj legantoj pli ŝatis ol tiun de la lasta jarkolekto. Laŭ enhavo ni entute daŭrigos eldononi B en la nuna maniero; nur iom pli ol ĝis nun ni klopodos publikigi tradukojn el negermanaj lingvoj aŭ Esperantajn originalojn. Rilate al versaĵoj ni rimarkigas, ke ni preferos precipe originalajn poemojn.

Jen la nunjara programo por eldono B, pri kiu niaj legantoj espereble konsentos.

Redakcio kaj administracio de Germana Esperantisto


El la historio de Leipzig,
la urbo de la 9a Germana Esperanto-Kongreso
Pentekoston 1914

La vasta, fruktodona ebenaĵo ĉirkau la nuntempa Leipzig, la iam pli grandaj kaj pli fiŝhavaj riveroj allogis jam en la pratempo homojn, kiuj ĉi tie ekloĝis. Trovitaĵoj eltombaj sciigas al ni, ke jam antaŭ la tempo de Kristo tie ĉi loĝis germanrasa popolo, la Hermunduroj. Ilia kulturo estis ankoraŭ malalta. Ĉasante kaj fiŝkaptante ili akiris sian nutraĵon; ili ne konis jam la feron, nek la turnplaton, por formi regulajn vazojn el argilo. Tamen jam estis en ili iom da artemo; ĉar en la tomboj, kien ili metis la cindron de siaj forbruligitaj mortintoj, oni trovis multajn bronzajn ornamaĵojn: pinglojn, broĉojn ktp.

Dum la granda migrado de popoloj, en la 4a ĝis 6a jarcentoj, tiuj praloĝantoj perdiĝis, ni ne scias kien; kaj iom post iom enpenetris de oriente alia, slavorasa popolo: la Sorboj. Estante terkulturistoj ili volonte evitis la densajn arbarojn en la suda Saksujo kaj preferis la lokon, kie Elster, Pleisse kaj Parthe kuniĝas. Ĉi tiu loko ŝajnis al ili taŭga ankaŭ pro tio, ke la oftaj superakvoj de tiuj riveroj naskis marĉojn bone ŝirmantajn kontraŭ malamikoj. Ili do konstruis multajn vilaĝojn, kies nomojn ni ankoraŭ nun rekonas pro la finiĝoj itz, ritz itzsch, atzsch k. a. Unu el tiuj vilaĝoj estis Libzi-tiliejo, kiu staris tie, kie nun estas la Lortzingstrasse. — La Sorboj jam uzis la teksilon, la turnplaton kaj hokforman lignan plugilon. Ili fiŝkaptis, paŝtis siajn brutarojn kaj estis entute pacemaj homoj.

Sed en la 10a jarcento komenciĝis denova enpenetrado, ĉi-foje de germanoj: Henriko 1a