Paĝo:Glück - La Jubilea Kongreso de Esperanto 1912, 1937.pdf/7

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
AL LA KONSTANTA KOMITATO DE LA KONGRESOJ ESPERANTISTAJ!

La Ligo de germanlingvaj aŭstriaj grupoj esperantistaj havas la honoron, prezenti al la tutmonda esperantistaro koran inviton por Tutmonda Esperanto-Kongreso en la aŭstria-hungaruja monarĥio dum la 1912a.

En Aŭstrio-Hungarujo la indiferenteco de la granda amaso de la loĝantaro rilate al la internacia helpa lingvo Esperanto — bedaŭrinde — estas ankoraŭ tre granda. La naciaj malkonsentoj ankaŭ ne lasas tempon por pripensi nesupereblajn profitojn, kiujn ĝuste al tiel multlingva lando, kia estas tiu de la aŭstria-hungaruja monarĥio, alportus la uzado de neŭtrala lingvo.

Por montri evidente la eblecon de ekzisto kaj la uzeblecon de tiu ĉi lingvo, kiun la tuta mondo posedas feliĉe jam de pli ol dudek jaroj, al la multaj diversaj nacioj en Aŭstrio-Hungarujo, por akiri per imponanta manifestacio de la tutmonda esperantistaro en tiu ĉi ankoraŭ ne sufiĉe almilitita teritorio novajn arojn da adeptoj, por venki ankaŭ tie la antaŭjuĝojn kontraŭ internacia helpa lingvo per nefordisputebla praktika ekzemplo laŭ granda mezuro, estas necese, kunvoki tutmondan Esperanto-Kongreson en tiun ĉi ŝtaton.

Cetere la multegaj ĉarmoj pejzaĝaj, per kiuj la aŭstria-hungaruja monarĥio estas distingita de la naturo en ĉiuj siaj partoj, promesas al la gekongresontoj agrablajn tagojn kaj multajn diversajn plezurojn dum ekskursoj kaj aliaj kongresaranĝoj. La gastemeco de la