Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/215

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XXIII.

Provenca.

Ah! se moun cor avié d'alo,
Sus toun cóu, sus toun espalo.

Se estus mia kor' flugila,
Al via kolo, blanke-brila,
Ĝi flugus kiel flam',

Kaj en orelon, karulino,
Al vi rakontus ĝi sen fino
Miraĵojn pri la am'.

Se estus mia kor' flugila,
Al via buŝ', koral'-simila,
Ĝi flugus, kanari';