Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/35

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

When the dumb Hour, clothed in black,
Brings the dreams about my bed.

Kiame muta horo, nigrulin',
Al mia lito venas kun sonĝaro,
Ne voku reen tiel ofte min,
Silentaj voĉoj de la mortintaro!
Al vala voj', malantaŭ mi restinta,
Kaj al la suna lumo foririnta;

Sed voku min, ho voĉoj de l' silento,
Antaŭen, al stelara firmamento,
Flagranta en altaĵoj super mi,
Antaŭen, supren! ĉiam pli!