Paĝo:Grabowski - El Parnaso de Popoloj, 1913.pdf/36

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

II.

Bohema.


9.

LA KRONETO. (El la Kralodvora Manuskripto.)

Vêje vêtr'ieĉek z knieżeckych lesóv
Bêże zmilitka ku potoku.

De l' arbaro princa
Blovas la venteto;
La knabino kuras
Al la rivereto.

Kiam per siteloj
Akvon ŝi ekprenas,
Sur ŝaŭmanta ondo
Florkroneto venas.

Bela la kroneto,
Dolĉa la odoro:
De la violetoj,
De la roza floro.