Paĝo:Grabowski - La Liro de la Esperantistoj, 1893.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ed pentraĵojn ed riĉigas la frazeologjon per lertaj mallongaj ed precizaj turnoj de parolado, kiuj poste fariĝas anke l’akiro de la prozo ed de la lingvo de la ĉjutaga vivo.

La vastiĝo ed enfluo de la lingvo Esperanto kreskos unutempe kun la kresko ed disvolvo de la bela literaturo; kondamni la lingvon de la komenco esti nur ĵargono komercista, signifas tion saman, kiel subfosi la estontecon de la lingvo.

Mi diris, ke en poezjo montriĝas la beleco de lingvo, sed mi devas anke aldoni, ke tiel same en poezjo estas sentata la plej facile ĉiu akraĵo, ĉiu sono malpli pura. Tial sekvante en la prozaj, de mi ĝis nun eldonitaj verketoj, la oficjalan stilon de nia Majstro, mi ne povis kontrastari al la tento, agordi en poezja kolekto kelkajn tonojn terure dissonantajn en la harmonjo de Esperanto, forigi laŭ eblo, kie mi povis, la nenaturan akcenton de vortoj, kiu ofendas ĉiun instruitan, pli delikatan orelon. (Komparu ekzemple: baldaŭ, hiéraŭ, hodíaŭ, regúlo, nebúlo, okúlo, ebéna, sukéro, azéno, radío, linío, lilío, Germanújo, patrújo, kaj kiaj, ĝi fariĝis edc.)

Ne volante atendi tro longe ian aŭtoritan akademjon, (ĉar ne akademjo sed verkistoj perfektigas lingvon ed nia lingvo anke ne estas la kreo de ia akademjo, sed de unu genjala homo), mi faris tion, kio de longe ĉjuflanke estis sentata ed vane proponata.

Tamen mi ne rompis la unuecon de la lingvo, ne tuŝis la gramatikon, ne ŝanĝis la vortaron; kun escepto de la pli internacja ed pli bonsona ligilo «ed» en loko de la malfeliĉa greka «kaj», mi enkondukis neniun vorton novan. — Kiel en la antikveco la komuna lingvo greka (κοινὴ διάλεκτος) ne estis