Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/21

Ĉi tiu paĝo estis validigita
Vana espero.

Somero alvenis,
Per floroj nin benis,
Varmega la tero
Kaj viva l’espero!
Nun ridas la suno
Al ni de l’aŭtuno — —
Sed ĉiel nur ploroj,
Malgajaj la koroj!
Ho, kial vi plendas?
Ni fruktojn atendas,
Sed nuda la tero — —
Kaj vana l’espero!

Tamen!



Laboro senlaca,
Persista kaj paca,
Kvazaŭ nur prove
Penadas denove
Kun timo kaj tremo,
Per diligentemo.
Proksiman la jaron
Ni trovos fruktaron!