Paĝo:Hankel - Sableroj, 1911.pdf/44

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
La Bono.

La bono estas la senescepta helpado al la bonfarto de la vivantoj. Kiam la homoj komprenos, ke ili estas kvazaŭ unu korpo, ili neniam malhelpos kaj pereigos unu la alian. La bono do celadas al la ideala stato de la paco.

La Belo.

La homoj nomas bela tion, kio estas agrabla al iliaj sentoj. Ŝatado de l’belo estas unu el la proprecoj de la homo. Ĝi lin puŝis al la arto kaj al la ornamo. Per la spegulo de la arto li ekvidis la originon de l’belo, la naturon.

La Vero.

Ekzistas nur unu vero. Scikoni la veron estas la plej grava celado de l’homo. Ne per meditado li konos la veron, li ĝin nur trovos per senlaca esplorado de la naturo, sen ia antaŭjuĝo. Per tio li venkos iom post iom erarojn, gajnos klarecon kaj fine vidos la veron.

Neniel la vero estos terura, kontraŭe, ĝi estas bela kaj trankviliga feliĉo.