Paĝo:Heine - Atta Troll, 1925, Zanoni.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

felo“. Ekzistas speguloj, facetitaj tiom erarige, ke eĉ Apollo en ili vidiĝas kiel karikaturo kaj instigas al ridado. Sed tiuokaze ni ridas nur pri la karikaturo, ne pri la dio.

Ankoraŭ unu vorton. Ĉu necesa estas speciala protesto kontraŭ tio, ke la parodio je poemo de Freiligrath, kiu kelkaloke elridas petole el „Atta Troll“, kaj kvazaŭ formas ĝian komikan bazon, neniel celas malindigi la poeton? Mi lin tre ŝatas, precipe nun, kaj mi lin opinias unu el la plej gravaj poetoj, kiuj aperis en Germanujo post la Julia revolucio. Lian unuan kolekton de poemoj mi vidis nur tre malfrue, t. e. ĝuste en la tempo, kiam estiĝis „Atta Troll“. Eble mia tiama animstato kaŭzis, ke precipe „Negra Princo“ min impresis tiom gajige. Cetere oni gloras ĉi tiun poemon kiel lian plej bonan.

Por legantoj, kiuj tute ne konas la poemon — tiaj eble ekzistas en Ĉinujo kaj Japanujo, eĉ ĉe la bordoj de Nigero kaj Senegalo — por ili mi rimarkigas, ke la „Negra Reĝo“, kiu en la komenco de l’ poemo eliĝas el sia blanka tendo kvazaŭ luneklipso, havas ankaŭ nigran amatinon, super kies nigra vizaĝo balanciĝas blankaj strutplumoj. Sed militkuraĝe li ŝin forlasas; li iras en negrobatalon, kie bruas la tamburo kun pendantaj skeletkranioj — ve, li trovas tie sian nigran Waterlo’on kaj estas vendata de la venkintoj al la blankuloj; tiuj trenas la noblan afrikanon ĝis Eŭropo, kaj tie ni lin retrovas en la servo de vaganta cirka rajdistaro, kiu okaze de siaj artprezentadoj konfidis al li la turkan tamburon. Jen li staras malgaje kaj serioze antaŭ la eniro al la rajdejo, tamburante, sed dum la tamburado li pensas pri sia iama