Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Germanujo — de la 24a de Julio ĝis sia ultimato, kiun ĝi sendis je la 31a de Julio sub la preteksto (!) de la Rusujo ordonita ĝenerala mobilizo — ne partoprenis per ia pozitiva ago en la pripacaj klopodoj de la Triple-Entente (Flavlibro No. 159).

Malĝuste estas, ke Rusujo akceptis la anglan proponon, kiu enhavis la ĉesigon de la militistaj preparoj en ĉiuj ŝtatoj kaj jam antaŭe forprenis per ĉi tiu akcepto la rajtigan fundamenton de la germana ultimato. Unue: la angla propono supre citita (Blulibro No. 103) ne enhavis la kondiĉon pri ĉesigo al ĉiuj militistaj aranĝoj, sed Sir Edward Grey nur estis eldirinta la seriozan esperon, ke kaze de akcepto de lia propono la militistaj preparoj estu ĉesigataj de ĉiuj flankoj. Due: rusujo akceptis la anglan proponon nek antaŭ nek post la transdono de la germana ultimato; la cirkulera noto de Viviani (Flavlibro No. 120), kiu en sia alineo 5 asertas la efektivigitan akcepton de la angla propono, mem diras en sia alineo 4, ke la rusa registaro estas „prêt à entrer en négociation sur la base de la proposition anglaise”, (preta komenci intertrakton sur la bazo de la angla propono); kaj inter la akcepto de propono kaj la preteco intertrakti sur ĝia bazo ja vere ekzistas diferenco. Sed fakte la rusa ministro por eksteraj aferoj ne deklaris sin eĉ nur preta, komenci intertrakton sur bazo de la angla propono; pli vere li faris al la angla ambasadoro kontraŭproponon, kiu treege diferencis de la angla propono, kiel montras la sekvanta komparo de unu al alia:

Rusa kontraŭpropono
(Oranĝlibro No. 67)
Angla propono
(Blulibro No. 103)
Si l’Autriche consent à arrêter la marche de ses armées sur le territoire serbe (se Aŭstrio konsentas haltigi la antaŭenmarŝon de siaj armeoj sur la serba teritorio)


et si, reconnaissant que le conflit austro-serbe a assumé le caractère d’une question européenne, (kaj se, rekonante ke la aŭstria-serba konflikto akceptis la karakteron de eŭropa demando)
elle admet que les Grandes Puissances examinent la satisfaction que la Serbie pourrait accorder au Gouvernement d’Autriche-Hongrie (Aŭstrio permesas, ke la grandaj ŝtatpotencoj ekzamenu la satisfakcion, kiun Serbujo povus akordi al la aŭstri-hungara registaro)
sans laisser porter atteinte à ses droits d’Etat souverain et à son indépendance, (ne tuŝante siajn rajtojn kiel suverana ŝtato kaj sian sendependecon)


la Russie s’engage à conserver son attitude expectante (Rusujo devige promesas konservi sian atendan sintenadon)

Austria, after taking Belgrade and Servian territory in region of frontier, to promise not to advance further (Aŭstrio promesu, post konkero de Belgrad kaj de la serba teritorio apudlima, ne marŝi pli antaŭen)

= ĉi tiun rekonon Sir Edward Grey ne estis postulinta, kaj la aŭstri-hungara registaro ĉiam estis rifuzinta, lasi trakti sian konflikton kun Serbujo kiel eŭropan demandon =
while Powers endeavoured to arrange that Servia should give satisfaction sufficient to pacify Austria (dum la ŝtatpotencoj provu atingi, ke Serbujo donas satisfakcion kontentigan al Aŭstrio)


= ĉi tiu rezervigo, kiu cetere jam estis plenumita per deklaroj de la aŭstri-hungara registaro, ne aperis en la angla propono; tie nur estis postulite, ke Aŭstrio-Hungarujo ree forlasu la okupitan serban teritorion post ricevo de satisfakcio = (Territory occupied would, of course, be evacuated when Austria was satisfied) (la okupita teritorio estu forlasata, kiam Aŭstrio estos ricevinta satisfakcion)