Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/16

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La kunago de Francujo tute ne estis certa a priori, ankoraŭ malpli multe certa estis la kunago de Anglujo. La franca-rusa konvenciio ne donis al Francujo la devon pri senkondiĉa milithelpo al Rusujo, kaj inter Rusujo kaj Anglujo ne ekzistis precizaj interpromesoj. Ĉe la aŭstri-hungara-serba konflikto, kiu estis naskiĝinta el la embuska mortigo de la aŭstri-hungara tronheredanto kaj ties edzino, la simpatioj de la ne senpere interesitoj povis aparteni nur al Aŭstrio-Hungarujo. Ĉi tion oni bone sciis ankaŭ en Rusujo, kaj ĉi tiu scio esprimiĝis en tio, ke la rusa registaro post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo montris unuatempe ioman singardon.

Ekzemple, la franca ambasadoro en Petrograd telegrafis al sia registaro la 24an de Julio (Flavlibro No. 31), post kiam Sasonow estis eksciinta la aŭstri-hungaran noton al Serbujo, ke la disponado de l’ caro kaj de ties ministroj estas la plej pacema; kaj la 25an de Julio (Flavlibro No. 38) li telegrafis:

„M. Sasonoff garde toute sa modération : Il faut éviter, m’a-t-il dit, tout ce qui pourrait précipiter la crise. J’estime que, même si le Gouvernement austro-hongrois passait à l’action contre la Serbie, nous ne devrions pas rompre les négociations.” S-ro Sasonow konservas sian plenan singardon: necesas, li diris al mi, ĉion eviti, kio povus trorapidigi la krizon, eĉ se la aŭstri-hungara registaro transirus al perforta ago kontraŭ Serbujo.”

La 26an de Julio la franca ministerio por eksteraj aferoj skribis en cirkulera noto (Flavlibro Nr. 50):

„De Pétersbourg, nous apprenons que M. Sasonoff a conseillé à la Serbie de demander la fédiation anglaise. Dans le Conseil des ministres du 25, tenu en présence de l’Empereur, la mobilisation de treize corps d’armée éventuellement destinés à opérer contre l’Autriche a été envisagée; cette mobilisation ne serait toutefois rendue effective que si l’Autriche contraignait la Serbie par la force des armes, et seulement après avis du Ministre des Affaires Etrangères, à qui le soins incombe de fixer la date, liberté lui étant laissée de continuer les négociations, même dans le cas où Belgrade serait occupée.” „El Petrograd ni estas informitaj, ke S-ro Sasonow konsilis al Serbujo, peti la anglan peradon. En la ministeria kunsido de la 25a, kiu okazis kun ĉeesto de la caro, oni starigis la intencon, mobilizi 13 armekorpusojn, kiuz eventuale devos militiri kontraŭ Aŭstrio; sed ĉi tiu mobilizo efektiviĝu nur tiam, kiam Aŭstrio perforte agos kontraŭ Serbujo per la forto de bataliloj kaj nur laŭ la bontrovo de la ministro por eksteraj aferoj, kiu havu la zorgon, fiksi la daton; en tio ĉi li havu la liberecon, daŭrigi la intertraktojn eĉ en la kazo, ke Belgrad estos okupita.”

Ke ĉi tiu singardo ne estis tute sincera, jam evidentiĝas el tio, ke S-ro Sasonow deklaris jam la 24an de Julio al la angla ambasadoro (Blulibro Nr. 6): „that Russian mobilisation would at any rate have to be carried out” (ke oni finos la rusan mobilizon ĉiukaze), el kio evidentiĝas, ke la rusa mobilizo jam funkciis la 24an de Julio, t. e. je la tago de la konatigo de la aŭstri-hungara noto al Serbujo; sed la franca cirkulera noto de la 26a de Julio (Flavlibro No. 50) diras, ke la rusa ministeria kunsido nur la 25an „starigas la intencon”, parte mobilizi kontraŭ Aŭstrio: la efektivigon de la mobilizo la franca cirkulera noto ankoraŭ dependigas de aŭstria ago per la forto de bataliloj kontraŭ Serbujo kaj de la bontrovo de la ministro por eksteraj aferoj. Ĉiukaze estas grave, ke la rusa kaj la franca registaroj tiam volis almenaŭ ŝajnigi la kiel eble plej grandan singardon.

La kaŭzo sendube estas, ke la rusa registaro tiam ankoraŭ ne estis certa pri la angla kaj eĉ pri la franca kunagoj. En la interparolo, kiun Sasonow havis laŭ sia deziro la 24an de Julio en la domo de la franca