Paĝo:Helfferich - La origino de la mondmilito, 1915, Behrendt.pdf/35

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Julio ĝis la 4a de Aŭgusto ekestigis la plej grandan kaj la plej sangan militon de la mondhistorio. Sufiĉu la aludo, ke ĉi tiuj unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, ke la vortoj de Grey, de Cambon kaj Sasonow, ke la agoj de la Unua Lordo de la brita admiralitato kaj de la rusa plej supera generalo — vortoj kaj agoj, kiuj por si mem ja ŝajnas esti malgravaj kompare al la granda tragedio de la homaro — nur estas la en la decidiga tempo sin montrintaj manifestacioj de tiuj fortoj, el kies efikado konstistas la mondhistorio de nia epoko:

Ĉe Rusujo la volego pri superregado en la proksima oriento, duoble forta post la malvenko en la milito kontraŭ Japanujo, kaj la decido, perforte rompi ĉiun kontraŭstaron de la centraj ŝtatpotencoj, se logas espero pri sukceso.

Ĉe Francujo la fatala direktigo de la tuta politiko al la negativa poluso de la kun timo kunigita nerepacigebla venĝemo, finiĝanta en la ĉiama preteco, marŝi kontraŭ Germanujo kune kun ĉiu forta kontraŭulo.

Ĉe Anglujo la komercenvio kontraŭ ĉiu properema mastrumado, krom tio la instinkta kontraŭeco al la plej forta kontinenta ŝtatpotenco kaj la tradicio de la perforta subpremado al ĉiu kontinenta aspiro pri surmara aŭtoritato.

Ĉi tiuj heterogenaj fortoj plektis la retaron de la Entente, kiu fariĝis la terura ilo por la malgranda malplimulto da personoj nepre kaj neŝanceliĝe volantaj la militon, kaj en kiu la granda pacema plimulto de la popoloj de Rusuj, Francujo kaj Anglujo envolviĝis nesaveble; la sintenado de Rusujo kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo en la serba demando metis la Entente-on antaŭ la decidigan provon pri vivkapablo; ekzistas neniu dubo, ke unu vorto pri rifuzo flanke de Francujo estus sufiĉinta, subpremi la militeman partion en Rusujo; estas minimume tre verŝajne, ke vorto pri rifuzo flanke de Anglujo estus reteninta Francujon; estas tute certe, ke ĉiu vorto pri kuraĝigo flanke de Anglujo devis havigi la superecon al la militemaj partioj en Francujo kaj Rusujo. Aliparte estas samcerte, ke sinretiro de Francujo aŭ de Anglujo — eĉ se la flankrestado kiel eble plej klare trovus sian rajtigon en la konvencioj kaj interpromesoj — estus kreviginta la trioblan interkonsenton kaj estus sekviginta novan direktigon de la tuta eŭropa politiko, nova direktigo, kiu ne necese devis kaŭzi superregadon de unuopa ŝtato, ĉe kiu plimulte ĉiu ŝtatpotenco estos povinta atingi sian kontentiĝon.

En la elekto inter la konservo de la Entente kaj la konservo de la paco tutmonda la regantaj britaj kaj francaj politikistoj, — interne malliberaj kaj partiemaj pro oferis la mondpacon al la Entente kaj sampasiigis la superregantan parton de la publika opinio en siaj landoj per la aludo pri la sankteco de la skribitaj kaj neskribitaj kontraktoj.

Klarigi detale ĉi tiun interplekton de kulpo kaj fataleco kaj ĝin disvolvi, estos iam la granda tasko de la hiistoriistoj el nia epoko.