Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/21

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne plaĉas niaj ideoj, ni facile antaŭvidas, sed tio estas al ni plene indiferenta.
Restas al ni la tasko respondi al kelkaj argumentoj de la personoj, kiuj ĝis nun pli aŭ malpli kontraŭstaris al nia projekto.
La ĉefa el tiuj argumentoj estas, ke la poresperanta movado kaj la peresperanta estas tute apartaj kaj sekve por ĉiu el ili devas ekzisti speciala internacia organizaĵo. Ke la peresperanta agado estas malsama ol la poresperanta, ni ne neas, sed ke ili estas tiel malsamaj kaj esence apartigitaj, ke ĉiu el ili bezonas propran internacian organizaĵon, estas tute kontesteble. La poresperanta kaj la peresperanta laboroj estas du aspektoj de la sama klopodado. Ili sin reciproke subtenas, helpas kaj kompletigas. Diri, ke la propagandaj organizaĵoj semas, dum U. E. A. rikoltas, estas aserto, kiun nenio pravigas. Povas elmeti tiajn tranĉajn opiniojn nur la personoj, kiuj nenion scias pri U. E. A. kaj ne havas la plej malgrandan ideon pri la malfacilaĵoj, kiujn ni renkontis en nia agado. Ĉu oni kredas, ke organizi servojn, funkciigi ilin en serioza maniero, kun tre malalta kotizaĵo, estas pli facile, ol aranĝi paroladojn kaj fari kursojn? Ĉu, same kiel U. E. A. uzas la elementojn varbitajn de la grupoj, la propagandaj organizaĵoj, reciproke, ne profitas de la laboro plenumata de U. E. A. por varbi novajn adeptojn kaj ilin allogi, ne pro amo al la teoria ideo de lingvo internacia, sed pro la servoj, kiujn ili ricevos — servoj grandparte aranĝitaj de U. E. A.? La vero estas, ke meti unu kontraŭ la alia propagandajn organizaĵojn kaj U. E. A. estas malutila laboro. Nia movado prosperos nur per ilia kunlaborado, kaj tiu kunlaborado estas praktike ebla kaj daŭra nur se ĝi havas kiel kadron komunan organizaĵon.
Le teorion, ke ekzistas neta diferenco inter la poresperanta kaj la peresperanta agado cetere neas la faktoj. Ĉu la personoj, kiuj sin okupas pri la unua ne zorgas ankaŭ pri la dua kaj ofte