Paĝo:Hodler - Kiel nin organizi, 1912.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Kiel nin organizi?
STUDO KAJ PROPONO
pri la Organizo de la Esperanto-Movado


I

La neceseco de organizo por ĉiu ajn movado havanta socian celon estus tiel ĝenerale rekonata, ke insisti pri ĝi estas ja tute superflue. Sed se pri la principo de organizo akordiĝas ĉiuj, ĉesas tiu akordo, kiam oni devas decidi pri formo de tiu organizo. Tiam, se oni volas eviti ĥaoson, estas neceso ne sole empirie krei diversspecajn organizaĵojn, sed ankaŭ scii antaŭvidi, kiamaniere ili interrilatos kaj dependos unu de la alia, tiel ke ili estu harmoniaj partoj de unu tuto, sed ne memstaraj centretoj sin reciproke konkurencontaj kaj malhelpontaj. Starigi organizaĵojn, voĉdoni regularojn, disdoni novajn titolojn, ne signifas krei ordon. Ordo estas atingata nur, kiam ĉiuj organizaĵoj rilatantaj al sama movado havas klaran propran taskon kaj povas harmonie kunlabori. Tiu harmonio ne devas esti sole la rezultato de la bonvolo de l’individuoj, esence ŝanĝiĝema, sed la rezultato de la organizo mem de la institucioj.
En la plimulto de la movadoj, la demando pri organizo elvokis disputojn, ofte tre akrajn, ĝis pli-malpli definitiva ordo povis esti starigata.