Paĝo:Hodler - Kion devas scii la esperantistaro, 1912.pdf/1

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Kion devas scii la Esperantistaro



Kiam en Antverpeno ni permesis al ni atentigi la kongreson pri tio, ke oni penas fari la internacian organizon, ne dirante ĝin, kaj meti la proksiman kongreson antaŭ plenumita fakto, kelkaj personoj bonvolis rimarkigi, ke ni iluzias kaj tro pesimiste juĝas la situacion. Ili asertis, ke ĉar oni elektis Komisionon por studi la demandon pri internacia organizo, estas memkompreneble, ke oni ne povas dume starigi tiun organizon. Efektive, la logiko diras, ke se oni elektas komisionon por studi ian demandon, tio okazas ĝuste ĉar tiu demando ne estas ankoraŭ solvita, aŭ, se demando estas solvita, ni ne tre bone vidas, kial oni bezonas elekti komisionon por ĝin esplori. Tamen okazis ĝuste tio, kio ŝajnis kontraŭ la logiko: oni elektis — en kiaj kondiĉoj mi eĉ ne plu volas insisti — komisionon por esplori la organizan demandon, kaj dum tiu komisiono estas supozata esplori la problemon, oni simple starigas la tiel nomatan organizon de la Esperantistaro. Estas vere, ke tio ne estas mylte pli mallogika, ol la aliaj decidoj de la kongreso — konsekvenco de la intencita malordo, en kiu estas prezentitaj la diskutotaj temoj.

Por pruvi, ke nia aserto ne estas nur persona opinio, sed konstato de faktoj, ni petas de niaj legantoj la permeson legi kun ili la cirkulerojn, konfidenciajn aŭ ne, kiujn de post la kongreso ricevis la membroj de la Administra Komitato[1]. Tiu legado, ŝajne, ne estas tre alloga; oni tamen vidos, ke ĝi estas speciale instrua pri la labormetodoj uzitaj por trudi al la Esperantistaro organizon, kiun ĝi ne ŝajnas akcepti kun la entuziasmo dezirata de kelkaj.

La 1-a cirkulero, datumita 6-an de novembro, estas nur resumita en Oficiala Gazeto (N-o 9). La plej interesa parto estas kompreneble tiu, kies resumo ne aperis. Ni do prefere uzos la originalon. Por tiu cirkulero oni prezentis projekton de interna regularo de la Administra Komitato, por kiu ekzistas jam ekstera regularo teorie voĉdonita de la kongreso[2]. En la sama cirkulero la komitatanoj estis petataj voĉdoni pri eleklo de prezidanto; je la fino G-lo Sébert montris, ke «neniam la Centra Oficejo havis la celon reformigi nian lingvon, kiel diris kelkaj malamikoj, sed nur celis la apogon kaj defendon, per ĉiuj rimedoj (sic!) de la institucioj de Esperanto».

Pli interesa estas la aldonita kopio de la financa resumo pri la kontoj de la Centra Oficejo, konfidencie komunikata al la membroj. Ĉi tie ni devas esprimi nian miron pri tiu «konfidencieco». La kono de la financa situacio de la Centra Oficejo Esperantista estas nepre necesa kondiĉo por elmeti pripensitan opinion pri la organiza demando, kaj ĉar tiu demando fine koncernas la tutan Esperantistaron, kiun oni petas pagi, ni ne komprenas, kial oni ĝuste malmontras al ĝi la elementojn por matura pripenso. Ni do permesos al ni levi la trioblan vualon de la konfidencieco kaj citi kelkajn pripensigajn ciferojn:

De sia kreo ĝis fino 1910, la C. O. elspezis por sia ĝenerala funkciado — ne enkalkulante la kongresajn kontojn, kiuj estas aparte — 115.322,80 frankojn; ĝi enspezis, per donacoj, 119.387,85 fr. Por 1910 — la lasta jaro montrita — la enspezoj (donacoj) estis 19.201,55 fr. kaj la elspezoj 28.702,25 fr. Tiuj elspezoj dividiĝas jene: salajroj 7.353,15[3], hejmaferoj[4] 5.029,05 fr., ĝenerala propagando (?) 6.816,35fr.; arkivoj kaj biblioteko 90,05 fr., vendejo 4.108,55 fr. Lingva Komitato 260 fr.

El tiuj ciferoj kelkaj konkludoj sin trudas:

1e La C. O. elspezas por sia funkciado meznombre 25.000 ĝis 30.000 fr., sen specialaj servoj. Sekve por retrovi tiun sumon per kotizajoj, ĝi bezonus, ke 250.000 ĝis 300.000 Esperantistoj pagu la voĉdonitan kotizaĵon da 10 centimoj!! Ĉar en Antverpeno estis reprezentitaj 26.825 Esperantistoj (ni estu precizaj!), kiuj cetere nenion pagis, mi deziras al la C. O. bonan sukceson! Tiu kalkulo montras, ke la C. O. neniam povos vivi per si mem, sen eksteraj monhelpoj kaj donacoj. Eĉ se oni dekobligus la kotizaĵon, ĝi tamen bezonus 30.000 membrojn, rezultato nun neebla, kiel pruvas U. E. A. Oni do proponas al la Esperantistaro havi kiel centran institucion ion, kio estas eterne difinata por deficitoj kaj eterne kondamnata peti donacojn dekstre aŭ maldekstre.

2e Por la oficialaj institucioj, pri kies subtenado devas zorgi la C. O., estas elspezitaj nur 260 fr. (3.117,10 fr. de 1905 ĝis 1910). Eĉ se al tio oni aldonas salajron de unu oficisto, oni ricevas relative malaltan sumon, kiun la Esperantistaro facile povus liveri. La demando pri subteno de la lingvaj institucioj, kiu estis la ĉefa argumento por pravigi la necesecon de centra organizo estas do facile solvebla sen la bezono de tia organizo, kiun ĝi ne postulegas, kiel oni penas kredigi.

3e Oni eble respondos al mi, ke la C. O. vivis per donacoj, kaj ke, anstataŭ kritiki, mi devus ĝojegi, danki kaj esperi similan estontccon. Sed mi demandas serioze ĉiun Esperantiston, ĉu estas dezirinde, ke ilia centra institucio — ĉar tia ĝi almenaŭ intencus esti — ne estu kapabla iam vivi per si mem? Ĉu tia eterna dependeco de tiu aŭ alia malavara riĉulo estas akordigebla kun la fakto, ke tiu institucio estos la organo de la Esperantistaro[5]? Ĉu la fakto, ke tiu lasta nenion aŭ tre malmulte pagas, praktike permesas al ĝi interveni en la aferojn de la C. O. kaj decidi pri ĝia agado? Ni staras do antaŭ tiu dilemo: aŭ la C. O. estos la organo de la Esperantistaro kaj tiam ĝi devas vivi dank’al tiu lasta, kiu rajtos ĝin kontroli, aŭ ĝi estos ĉiam pli malpli en la dependeco de unu aŭ kelkaj personoj, kaj anstataŭ servi al la Esperantistaro, ĝi tendencos al tio, ke la Esperantistaro servu al ĝi. Ni vidis, ke la unua solvo ne estas ebla. Ĉu la Esperantistaro konsentos pri la dua, kiu promesas al ni konstantajn malcertecon kaj malpacojn? ĉu ĝi volas tiamaniere nuligi sian liberecon de agado, aŭ ĉu ne estas preferinde havi ion pli simplan, pli modestan, pli adekvatan al niaj bezonoj, sed kiu ĉu nun, ĉu baldaŭ povos vivi per si mem? Ĉu denove oni ne postulas de nia anaro ion neeblan, nur pro tiu blufemo kaj grandŝajnemo, kiuj tiel domaĝigis nian movadon?

4e Oni elspezis de 1905 ĝis 1910 ĉirkaŭ 115.000. fr. Ĉu vere tiu sumo estas proporcia kun la praktikaj rezultatoj atingitaj? Ni restas skeptikaj. Oni publikigis dikajn oficialajn dokumentarojn, tre malofte konsultatajn, oni nun enregistriĝas

  1. La Administra Komitato estas la antaŭa Internacia Financa Konsilantaro; prezidanto estas G-lo Sébert, de kiu estas subskribitaj la tie analizataj cirkuleroj.
  2. Tiu voĉdonado okazis je la fino de longa kunveno, kiam ĉiuj estis lacigitaj. Oni eĉ ne legis la tekston, kvankam neniu ĝin havis en la mano.
  3. Dum 1911, U. E. A. elspezis por salajroj 5,35 g, 20 fr.
  4. Luprezo de la ĉambroj, oficejoj, hejtigo, lumigo, ktp. (Ĉe U. E. A. dum 1911, 851,70 fr.)
  5. Ni tie ne ekzamenas, ĉu tiu organo estas utila aŭ ne — kio estas tre kontestebla — sed ni vidas, ke eĉ se ĝi estus utila, ĝi sur la nuna bazo ne povos ekzisti per si mem.