Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

profundan, ion grandan per la signifo.

Sed — kaj en ĉi tio estas granda instruo — Zamenhof ne nur estis idealisto, homo revanta en sia kabineto pri plibonigo de la homaro. Li estis, nenion forlasante el sia idealeco, homo de realigado. Li ne apartenas al tiuj parolemaj saĝuloj, kiuj kontentigas sin per grandaj frazoj aŭ vastaj teoriaj projektoj, perfektaj kaj neniam efektivigotaj kaj fortenas sin de ĉiu laboro. Li alveninte al la certeco, ke nur lingvo neŭtrale homa povos vere faciligi la interpopolajn rilatojn, kuraĝe laboris por ĝi. Pensante li kreis. Kion li sentis, tion li realigis