Paĝo:Hodler - La Verko de Zamenhof, 1909.pdf/17

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kiel ĉiuj kreantoj Zamenhof nur konstruis la ĉarpentaĵon de sia kreaĵo, se mi povas tiel diri. Li scias, ke li ne estas ĉioscia kaj ĉion vidanta. Li ne alportis al ni vortaron plenegan, antaŭvidante ĉiujn detaletojn, li ne forĝis kaj ne trudis al ni severajn regulojn en kiuj li antaŭvidus ĉiujn eblajn okazojn; li prezentis nur la necesan minimumon: precizajn sed larĝajn regulojn, simplajn por ĉiuj popoloj, por la popolo, vortaron ĝuste taŭgan por la esprimado de la komence plej necesaj ideoj. Li liveris al ni fundamenton kaj lasis al la vivo la taskon labori super tiu fundamento, laŭ la cirkonstancoj, laŭ la