Paĝo:Homero - Iliado, 1896, Kofman.pdf/39

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La Fileido; lin naskis Fileo ĉevalobridulo,
Foje kurinta en Duliĥionon pro tio de l' patro.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj. 630
  Sed Odiseo kondukis la Kefalenojn kuraĝajn,
Parte loĝintajn Itakon, ĉe bruaj arbaroj Neritaj,
Parte el Krokileo kaj el sovaĝa Eglipo;
Kelkaj elvenis Lakinton kaj multeloĝitan Samoson,
Ankaŭ Epiron kaj l' bordon de tero kontraŭekuŝanta; 635
Kaj Odiseo, egala al Zeŭso, ilin kondukis.
Kun siaj viroj li venis en dekdu ŝipoj ruĝnazaj.
  L' Etolujanojn kondukis Toaso la Andremonido.
Kelkaj el ili loĝis Pleŭronon, Olenon, Pilenon,
Kelkaj la maran Ĥalkidon kaj la Kalidonon ŝtonegan; 640
Jam plu ne vivis nek filoj de grandanima Eneo,
Nek mem Eneo, nek Melagoro, la blonda heroo;
Tial la supran estrecon ricevis post ili Toaso.
Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.
  Kretojn kondukis l' heroo kuraĝa Idomeneo. 645
Tiuj ĉi viroj elvenis el Gloso, fortmura Gortino,
Likto, Mileto kaj ankaŭ el urbo blankmura Likasto;
Kelkaj elvenis la multeloĝitajn Rition kaj Feston;
Multaj aliaj elvenis el cento da urboj sur Kreto.
Tiujn ĉi regis Idomeneo, la arta ĵetisto, 650
Kun Meriono, simila al virmortiganta Areso.
Ili kondukis al Trojo ok dekojn da ŝipoj nigretaj.
  Sed l' Heraklido, la granda kaj alta la Tlepolemo
En naŭ ŝipoj kondukis la fieregajn Rodosojn,
Kiuj en sankta Rodoso dividas sin en tri popoloj 655
Kaj kiuj loĝis Jalison, Lindon kaj blankan Kamiron.
Ilin kondukis nun Tlepolemo, heroo potenca,
Al grandfortulo Herkulo naskita de Astioĥeo;
Ŝin en Epiro li prenis, sur bordo de Seleiso,