Paĝo:Inglada - Prozo Kaj Versoj, 1908.pdf/101

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ADIAŬ![1]

Al mia kara amiko S-ro J. Ellis.


Mallonga sed multe malgaja jon vorto:
Ni ĵus ĝin eldiris kaj funda ĉagreno
Nin frapas en kor’ ĉar kruela la sorto
Fortiras karulon de ni, ĝis reveno.

Hodiaŭ klubet’ «Kunfratiĝ’» en doloro
Bedaŭras foreston de kara l’amiko,
Neniam ekĉesos en ni rememoro
Pri lia boneco kaj lerta kritiko.

Se nur pro mallonga foresto, kun forto
Malĝojas la koro kaj ploras l’ okuloj,
Ni kiel suferos en horo de morto
Adiaŭdirante al niaj karuloj!


  1. Tiu ĉi versaĵo estis verkita, kiam S-ro J. Ellis petis eksiĝon el klubo «Kunfratiĝo», kies celo estas perfektigi siajn membrojn en la konado de Esperanto, per komuna korespondado kaj interkorektado de tekstoj, kiujn la anoj verkas kaj rondire sendas unu al alia.