Paĝo:Inglada - Prozo Kaj Versoj, 1908.pdf/102

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
AMO PAŜTISTA


—Paŝtisteto
Brutgardanta,
Ĉu ĉi tio
Promenanta
Estis mia
Rozali’?
Ŝi ne venis tien ĉi.

—Najtingalo
Dolĉekanta,
Ĉu por aŭdi
Vin, pepanta,
Haltis mia
Fianĉin’?
Ŝi ne haltis [Necerta teksto] min.

—Nimfo bela
Kaj, loganta
Ĉu matene,
Vagadanta,
Al vi venis
Fianĉin’?
Ŝi ne venis vidi min.