Paĝo:Inglada - Prozo Kaj Versoj, 1908.pdf/105

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA MARO


Blua, kiel okul’ de blondulino,
Dolĉe bruanta, kiel flata vorto
Kaj mola kiel man’ de l’amatino,
Vi logas al terura drona morto.

Malproksime de tero vi perfidas
La ŝipojn englutotajn kise tuŝas,
Kaj ve! l’ estaĵoj, kiujn vi avidas,
Mortintaj jam en vi sen tombo kuŝas!