eĉ kreis pri la afero ian legendon, kiun mi tuj rakontos al miaj karaj gelegantoj, ne forgesante la ĉefajn detalojn de tiu interesa tradiciaĵo, kiu de generacio al generacio estis eldirita kaj konservita malgraŭ la forgesiga kaj engluta efiko de kelkaj centjaroj forpasintaj.
Estis antaŭ longe, tre longe. Valencio estis tiam nur urbeto, konsistanta el la kvartaloj, kiuj ĉirkaŭas la katedralon. Albufero, vastega laguno, sin etendis de la maro ĝis la alta murego ĉirkaŭbaranta la urbon. La nuntempa Valencia kamparo tiel mirinde fruktodona estis tiam ia multspaca marĉejo da kanoj kaj junkoj: kaj rivero Turjo, nun preskaŭ senakva en sia apudmara kuŝujo, trairis tiam Valencion, kunmiksante sian akvon kun la multenombraj marĉetoj ĉie troviĝantaj en la apudaĵo de la popoldomaro.
Terura ja estis tiu tempo por la timigitaj urbloĝantoj, kiuj elportadis la kruelan tiranecon de la hommanĝanta monstro. Tie, tre proksime de la urbo, sur apudakva altaĵeto, inter junkaj kunplektaĵoj, en ŝlima, malluma kaj profunda truo, kuŝis la abomena drakego, kiu estis englutinta tiom da senkulpaj homoj; tie vivis la nesatigebla besto, kiu ĉiutage por sin nutri manĝegis ĉiujn de ĝi kaptitajn malfelidulojn, tie ĝi restis sur amaso da putrintaj homrestaĵoj, inter duonmanĝitaj kapoj, dispecigitaj ostoj kaj distranĉitaj membroj.
La pordoj de la Valencia rondmurego restis ĉiam bermitaj; nur iam post iam ili malfermiĝis, kiam ia urbano estis devigita eksteren iri pro ia neprokrastebla bezono.
Sur la ĉirkaŭmurego de la urbo estis ĉiam amaso da