Paĝo:Inglada - Prozo Kaj Versoj, 1908.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homoj, kiuj observis ĉiujn movojn de la drakego. Dum somero ili vidis ĝin profunde dormantan ekster sia kaŝtruo, ricevante la plenefikan radiaron de la bruliga suno. En vintro ĝi ankaŭ eliris en sia loĝejo por varmiĝi kaj multafoje la terurigitaj valencianoj vidis ĝin avide manĝegantan kelkajn kaptitajn homojn, aŭ rapidantan al sia kaŝejo kun kaptitaĵo en sia multdenta buŝego.

La drakego estis ja la sola penscelo de ĉiuj urbloĝantoj: ĝi maltrankviligis ilian dormadon kaj al ili lasis ĝui nenian trankvilecon. Kion estis farintaj la valencianoj por meriti tian teruran malfeliĉegon? Ĉu eble Dio, en kolera momento, estis sendinta la drakegon, kiel punon por kelkaj multpekuloj aŭ timigon de la malpiuloj?

En la festaj tagoj la junuloj — ĉiam kuraĝaj kaj nesingardemaj — incitis sin reciproke por iri batali kun la drakego. Multajn fojojn ili amase eliris el la urbo, armitaj per hakiloj, lancoj, glavoj, kaj longaj tranĉiloj, kaj rekte iris al la kaŝtruo por ataki tie la fibeston. Ĝi atendis ilin trankvile kaj malŝate, memfidante al sia supereco, kaj kiam la vivamaso estis jam proksima je kelkaj paŝoj, ĝi rekte, furioze kaj avide ekkuregis al ili, mortmordegis unujn, per ungegoj disŝiris aliajn, kaj la ceteraj timigitaj pro tia buĉado, forrapidis al la urbo, kien ili rifuĝis kontentaj ne esti pereintaj en la batalo.

Ankaŭ la religio volis montri sian helpon al la popolo: iam la urbpastraro aranĝis procesion por mortigi la drakegon kaj fini la aferon per la helpo de Dio. Ian festan tagon eliris el Valencio ĉiuj pastroj en solena kunirado, vestitaj per belegaj ceremoniaj vestoj, provizitaj je sankta akvo kaj latinpreĝoj, kaj sekvitaj de ĉiuj siaj paroĥanoj. Ili sentime kaj malrapide aliris preĝkantante al la malamika besto, kiu, ekvidinte ilin, iom surpriziĝis en la unua momento pro la stranga vi-