robo kaj kapuĉo de la homo defalis kaj li aperis kvazaŭ kolono de fajro brileganta; lia korpo estis tegita per vestaĵo konsistanta nur el vitraj speguletoj, tiel lerte kunmetitaj kaj algluitaj unu al la alia, ke ĝi elĵetis ĉiuflanken miljardon da rebriloj trafaj, kiel fulmoj kaj minacaj, kiel flamoj.
La drakego, kiu vidis antaŭ ŝi tian strangan korpon, el kiu rebrilis multegoble la ĉiukoloraj sunradioj kaj sur kiu, ĝi vidis multoble speguligitan sian propran teruran korpegon, unue surpriziĝis, ŝanceliĝis, haltis kaj poste, timigita, komencis malantaŭeniri kun ankoraŭ malfermita buŝego…
Bruega aklamo ekaŭdiĝis: la popolo estis eksplode aplaŭdanta la venkanton. Tiu ĉi ne malprofitis la unuajn momentojn de fortimigo de la besto: li sin ĵetis tuj al ĝi kaj fortege puŝenigis multajn fojojn sian lancon en la buŝegon de la monstro, el kiu komencis flui sango malbonodora kaj malhele ruĝa…
Tuj la rigardantoj alkuris kun siaj armiloj por finmortigi la drakegon: kelkaj senpacience sin ĵetis de la rondmurego por alveni pli rapide: ili mortis pro defalo kaj estis la lastaj oferitoj.
Nenio restis el la vitra vestaĵo de la kondamnito: eble la popolo ĝin disrompis, ĉirkaŭpremante la venkinton en la unuaj momentoj de sia entuziasma ekscitiĝo.
Ankaŭ oni ne scias la nomon de la heroo de tiu tradiciaĵo, kiu per sia lerteco liberigis Valencion de la monstra drakego, sed tiun ĉi oni povas hodiaŭ vidi, alnajlitan al la muro de la vestiblo kun la buŝo malfermita, kvazaŭ preta ripeti la tiamajn kruelegaĵojn.
La rakonto finiĝis, kara leganto; eble vi ne kredas al ĝi, simple ĉar vi, kiel mi mem ankaŭ, ne havis la feliĉon alesti al tiu mirinda okazintaĵo; sed, se vi dubas pri la vereco de tio, kion mi raportis, venu Valencion, iru en la preĝejon de la patriarko kaj tie vi trovos el-