Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/18

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum tia longa forvagado en bela aŭtuna tago, Rip senpripense grimpis al unu el la plej altaj partoj de la montoj Kaatskill. Li okupis sin per sia plej amata sporto, la mortpafado de sciuroj, kaj la kvietaj solecejoj reeĥis pro la ekbruo de lia pafilo. Malfrue en la posttagmezo li jetis sin, spireganta kaj laca, sur malaltan verdan monteton, kovritan de monta herbaĵo, kiu estis kvazaŭ krono sur la frunto de la krutegaĵo. E1 spaco inter la arboj li povis rigardi super la tuta pli malalta pejzaĝo je distanco de multaj mejloj de arbabunda tero. Malproksime li vidis la noblan riveron Hudson, sub li longdistance, sin movanta en silenta sed majesta fluado, kun reflektaĵo de purpura nubo, aŭ de velo de malrapidiranta ŝipo, tie aŭ aliloke dormanta sur ĝia vitra sino, kaj fine sin perdanta en la bluaj altaĵoj.

Aliflanke li rigardis en profundan intermontan valon, sovaĝan, solecan kaj malglatan. Gia fundo estis plena de rokeroj el la minacantaj krutegajoj, kaj apenaŭ lumigita per la reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelka tempo Rip ripozis kaj meditis pri ĉi tiu sceno; malrapide vesperiĝis; la montoj komencis ĵeti longajn bluajn ombrojn super la valojn; li ekvidis, ke mallumiĝos antaŭ ol li povos atingi la vilaĝon, kaj li ekĝemis profunde, kiam li pensis pri la renkonto kun la terura sinjorino van Winkle.

Tuj kiam li estis malsuprenironta li aŭdis malproksiman voĉon, kiu vokis: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ Li ĉirkaŭrigardis, sed nenion povis vidi krom sola korniko fluganta trans la monton. Li opiniis, ke lia imago certe trompas lin, kaj sin returnis por malsupreniri, kiam li aŭdis la saman ekkrion resonantan tra la trankvila aero de la vespero: „Rip van Winkle! Rip van Winkle!“ — Samtempe Lupo hirtigis la dorshararon, kaj laŭte graŭl-

Irvlng 2
17