Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/19

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ante, ĝi ŝteliris por rifuĝo al la flanko de sia mastro, time rigardante malsupren en la valon. Rip nun sentis malprecizan antaŭtimon, kiu kreskis en la koro; maltrankvile li rigardis al la sama direkto kaj ekvidis strangulon, kiu malrapide kaj pene grimpis la rokegojn kaj klinis sin sub io peza, kiun li portis sur la dorso. Vidi homon en tiu soleca kaj nevizitita loko kaŭzis surprizon al li, sed supozante, ke li estas najbaro, kiu bezonas lian helpon, li rapide malsupreniris por doni ĝin.

Veninte pli apude, li ankoraŭ pli surpriziĝis pri la aspekta strangeco de la nekonato. Li estis malgranda diktrunka maljunulo, kun densaj haroj kaj grizeta barbo. Liaj vestoj estis laŭ la antikva holanda modo — trikoto rimenita ĉirkaŭ la talio — kelkaj pantalonoj, la ekstera ampleksa, ornamita per linioj de butonoj ĉeflanke, kaj per rubandaroj ĉe la genuoj. Sur la ŝultroj li portis dikan bareleton, kiu ŝajnis esti plena de drinkaĵo, kaj faris signojn al Rip, ke li alproksimiĝu por helpi lin en la portado. Kvankam iomete tima kaj malfidema al tiu nova kunulo, Rip montris sian kutiman viglecon; kaj, reciproke malŝarĝante unu la alian, ili grimpis al la supro de mallarĝa kanjoneto, evidente la seka fluujo de monta torento. Dum ili supreniris, Rip iafoje aŭdis daŭran tamburan sonoradon similan al malproksima tondro, kiu ŝajnis veni el profunda kanjono, aŭ pli vere fendo inter altaj rokegoj, al kiu ilia vojo kondukis. Li paŭzis dum momento, sed supozinte, ke ĝi estas la murmurado de unu el la efemeraj tondraj ekpluvoj, kiuj ofte okazas en montaj altaĵoj, li iris antaŭen. Trapasinte la kanjonon, ili atingis kavajon, similan al malgranda amfiteatro, kaj ĉirkaŭitan de perpendiklaj krutegaĵoj, super kies bordojn pendantaj arboj etendis la branĉojn, tiel, ke oni nur okaze povis vidi la bluan ĉielon kaj la helan vesperan nubaron.

18