Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/20

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la tuta tempo Rip kaj lia kunulo laboradis en silento; ĉar kvankam Rip multe miris pri la celo de la portado de barelo de drinkaĵo supren sur ĉi tiu sovaĝa monto, tamen estis io stranga kaj nekomprenebla ĉe la nekonato, kiu kaŭzis solenan timon kaj malhelpis familiarecon.

Tuj kiam ili eniris la amfiteatron, sin montris novaj mirindajoj. Sur glata loko en la mezo estis aro de strangaspektuloj, kiuj ludis keglon. Ili estis vestitaj laŭ kurioza fremda maniero — kelkaj portis mallongajn jakojn, aliaj trikotojn kun longaj tranĉiloj ĉe la zono, kaj la plimulto havis longan pantalonon similfasonan kun tiu de la gvidanto. Iliaj vizaĝoj ankaŭ estis neordinaraj; unu havis grandan kapon, larĝan vizaĝon, kaj malgrandajn okulojn de porko; la vizaĝo de alia ŝajnis konsisti tute el nazo, kaj havis super si blankan sukerkonusan ĉapelon, ornamitan per malgranda ruĝa kokvosto. Ili ĉiuj havis barbojn en diversaj formoj kaj koloroj. Unu ŝajne estis la estro. Li estis korpulenta maljuna sinjoro, kies vizaĝo estis veterbatita; li portis galonitan jakon, larĝan portepeon kaj mallongan glavon, ruĝajn ŝtrumpojn kaj ŝuojn, kiuj havis altajn kalkanumojn kaj sur ili roZojn. La tuta kunularo memorigis Rip pri la homoj en antikva flandra pentraĵo, en la salono de Dominie van Shaik, la vilaĝa pastro, kiu estis transportita el Holando ĉe la fondo de la kolonio.

Tio, kio al Rip ŝajnis precipe stranga, estis, ke kvankam ĉi tiuj evidente sin amuzas, tamen ili konservas la plej seriozajn vizaĝojn, la plej misteran silenton, kaj efektive estas la plej melankolia proplezura kunularo, kiun li iam vidis. Nenio interrompis la trankvilecon de la sceno krom la ekbruo de la pilkoj, kiuj, kiam ajn oni rulis llin, eĥis inter la montoj kiel murmureganta tondrado.

2*
19