Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/27

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lin konfuzis pro la traktado de tia enorma forpaso de tempo kaj de aferoj, kiujn li ne povis kompreni: milito — kongreso — Stony Point; li ne kuraĝis demandi pri aliaj amikoj, sed malespere ekkriis: „ĉu neniu ĉi tie konas Rip van Winkle?“

„Ho, Rip van Winkle“ ; du—triekkriist^O,certe! tiu,tie, estas Rip van Winkle, kiu sin apogas kontraŭ la arbo.“

Rip rigardis kaj vidis precizan similulon al li, kiam li supreniris la monton: ŝajne tiel mallaborema, kaj certe tiel ĉifona. La malfeliĉulo nun estis ja tute konfuzita. Li dubis pri sia propra identeco, kaj ĉu li estas li mem aŭ alia homo. Meze de lia konfuziĝo, la trikornulo demandis, „kiu li estas, kaj kiel li nomiĝas".

„Nur Dio scias“, li ekkriis preskaŭ freneza, „mi ne estas mi mem — mi *estas aliulo — tiu tie ne estas mi — ne — tiu estas alia en miaj vestoj — mi estis mi mem lastan nokton, sed mi endormiĝis sur la monto, kaj oni ŝanĝis mian pafilon, kaj ĉio ŝanĝiĝis, kaj mi ne povas diri, kiel mi nomiĝas aŭ kiu mi estas!“

La ĉeestantoj nun komencis rigardi unu la alian, skui la kapon, palpebrumi signife, kaj frapeti la fingrojn kontraŭ la kapon. Oni ankaŭ flustris pri la kapto de la pafilo por malhelpi, ke la maljunulo malbonfaru, ĉe kiu sugesto mem la sinestima trikornulo sin retiris iomete rapide. En tiu kriza momento freŝa belaspekta virino sin antaŭenpuŝis tra la homamaso por ekrigardi la grizbarbulon. Si havis en la brako grasetan infanon, kiu, timigite pro lia aspekto, ekploretis. „Silentu Rip“, ŝi diris, „silentu stultuleto, la maljunulo ne vundos vin.“ La nomo de la infano, la mieno de la patrino, la tono de ŝia voĉo, ĉiuj vokis sekvon de memoroj en lia menso.

„Kiel vi nomiĝas, sinjorino?“ li demandis.

„Judito Gardenier.“

26