Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/37

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vango ruĝetiĝis pro entuziasmo; aŭ kiam ŝi iam kuraĝis rigardi en timeta admiro, ŝi baldaŭ mallevis la okulojn, kaj sopiris kaj ruĝiĝis pro la sento de sia kampara senindeco.

Sia amanto estis egale pasia; sed lia pasio miksiĝis kun sentoj pli maldelikataj. Li komencis la kunecon en frivoleco; ĉar ofte li aŭdis siajn kunoficirojn fanfaroni pri la vilaĝaj amkonkiroj — kaj pensis, ke tia triumfo estas necesa al lia reputacio de kuraĝulo. Sed li estis tro plena de juneca fervoro. Lia koro ankoraŭ ne fariĝis malvarma kaj egoisma per vagada kaj diboĉa vivmaniero; ĝi ekbrulis per la flamo mem, kiun ĝi penis bruligi; kaj antaŭ ol li vere komprenis sian pozicion li efektive enamiĝis.

Kion fari? Ceestis la malnovaj malfacilaĵoj, kiuj senĉese sin trudas en tiaj senpripensaj enamiĝoj. Lia rango en la soĉio — la antaŭjuĝo de titolitaj parencoj — lia dependo de fiera, necedema patro — ĉiuj malpermesas, ke li pensu pri edzeco; sed kiam li malsupren rigardis tiun senkulpulinon, tiel aman kaj fideman, troviĝis en ŝia konduto pureco, en ŝia vivo neriproĉindeco, kaj en ŝiaj rigardoj peteganta modesteco, kiuj subpremas ĉiun malĉastan senton. Vane li penis sin kuraĝigi per mil senkompataj ekzemploj de moduloj kaj frostigi la bruladon de grandanima sento per tiu malvarma moka frivoleco, kun kiu li aŭdis ilin paroli pri la ĉasteco de la virinoj: kiam ajn li estis kun ŝi, ŝin ĉirkaŭis tiu mistera, sed senemocia ĉarmo de virga ĉasteco, en kies sankta sfero ne povas vivi ia kulpa penso.

La subita alveno de ordonoj, ke la regimento foriru al Eŭropo, kompletigis la konfuzon de lia spirito. Dum mallonga tempo li restis en stato de la plej dolora sendecideco: li hezitis diri la informon, ĝis alvenis la tago de la formarŝo; tiam li sciigis ŝin dum vespera vagado.

36