Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/38

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Neniam antaŭe venis en ŝia kapo penso pri lia foriro. Tuj ĝi rompis ŝian revon de feliĉo; ŝi rigardis ĝin kiel subitan kaj nevenkeblan malbonaĵon kaj ploris kun la senkulpa simpleco de infano. Li tiris ŝin al sia brusto kaj forkisis la larmojn de ŝia mola vango; kaj li ne renkontis repelon, ĉar estas momentoj de miksitaj malĝojo kaj amo, kiuj sanktigas la karesojn de la amantoj. Lia temperamento estis impulsa; kaj la vido de la belulino, ŝajne cedanta en liaj brakoj, la fido al sia potenco super ŝi, kaj la timo, ke li perdos ŝin por ĉiam, ĉiuj kuniĝis por venki liajn pli bonajn sentojn — li kuraĝis proponi, ke ŝi lasu sian hejmon, kaj estu la kunulino de lia sorto.

Li estis tute novico en delogo kaj ruĝiĝis kaj hezitis pro sia falseco; sed tiel senkulpa en la animo estis lia destinata viktimo, ke ŝi komence apenaŭ povis kompreni lian intencon, kaj kial ŝi devas forlasi sian naskiĝan vilaĝon kaj la humilan domon de siaj gepatroj. Kiam la naturo de lia propono fine ekkompreniĝis al ŝia pura animo, la efekto estis velkiga. Si ne ploris — ŝi ne ekparolis riproĉon, ŝi ne diris vorton — sed ŝi retiris sin konsternita, kvazaŭ antaŭ vipuro; ĵetis al li rigardon de angoro, kiu pikis lian animon mem; kaj interpremante la manojn pro turmentego, forkuris, kvazaŭ al rifuĝejo, al la dometo de sia patro.

La oficiro sin retiris, konfuzita, humiligita, kaj pentanta. Ne estis certe, kia estus la rezultato de la konflikto de liaj sentoj, se liaj pensoj ne estus distritaj per la klopodo de la foriro. Novaj scenoj, novaj plezuroj kaj novaj kunuloj, baldaŭ dispelis lian sinriproĉon kaj sufokis lian amon; tamen, inter la movado de tendejoj, la regaloj de garnizonoj, la militordo de armeoj kaj eĉ la bruaĉo de bataloj, liaj pensoj iafoje ŝtele revenis al la scenoj de kampara kvieteco kaj vilaĝa simpleco — la blanka dom-*

37