Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/39

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eto — la vojeto laŭlonge de la arĝenta rivereto apud la krataga heĝo, kaj la vilaĝa junulino malrapidiranta sur ĝi, apoganta sin sur lia brako, kaj lin aŭskultanta, dum kiam la okuloj brilis per senkonscia amo. La ŝoko, kiun ricevis la malfeliĉa knabino pro la detruo de sia tuta mondo ideala, estis ja kruela. Komence svenoj kaj histerio difektis ŝian malfortikan korpon, kaj ilin sekvis daŭra kaj velkiga melankolio. De sia fenestro ŝi rigardis la marŝadon de la forirantaj soldatoj. Si vidis sian malfidelan aminton foriri, kvazaŭ triumfe, inter la sono de tamburoj kaj trumpetoj kaj la pompo de armiloj. Si streĉe sendis al li Iastan doloran rigardon, dum brilis la matena suno ĉirkaŭ lia figuro kaj lia plumtufo flirtis en la venteto; kvazaŭ brilega vizio li forpasis el ŝia vidado, kaj lasis ŝin en plena mallumo.

Estus banale ripeti la detalojn de ŝia posta historio. Simile al aliaj amhistorioj, ĝi estis melankolia. Ŝi evitis kunulojn, kaj sola forvagis al la promenejoj plej vizititaj kun sia aminto. Ŝi deziris, same kiel la mortpafita cervo, plori sole kaj silente, kaj mediti pri la pika doloro, kiu mordadis en ŝia animo. Kelkfoje oni vidis ŝin malfrue en la vespero sidantan en la portiko de la vilaĝa preĝejo: kaj la melkistinoj, revenantaj el la kampoj, okaze aŭdis ŝin kanti ian plendan kanteton sur Ia krataga promenejo. Ŝi fariĝis fervora en sia adoro ĉe la preĝejo; kaj kiam la maljunulinoj vidis ŝin alveni tiel forvelkintan, tamen kun ftiza malĝojo kaj kun tiu sankta atmosfero, kiun la melankolio difuzigas ĉirkaŭ la formo, ili kutimis cedi al ŝi en la vojo, kvazaŭ antaŭ iu netera, kaj rigardante post ŝi skuis la kapon kun malgaja antaŭtimo.

Ŝi sentis kredon, ke ŝi rapidiras al la tombo, sed rigardis ĝin kiel estontan ripozejon. La arĝenta fadeno, kiu ligis ŝin al la vivo, estis malligita, kaj ne plu ŝajnis

38