Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/42

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

plantoj estis metitaj ĉirkaŭ la tombon de la vilaĝa favorito, kaj super ĝi, por konservi sendifekte la herbaron, fleksiĝis saliketoj.

La pordo de la preĝejo estis malfermita, kaj mi eniris. Tie pendis la girlando el floroj kaj la gantoj, same kiel en la tago de la enterigo: la floroj estis velkintaj, estas vere, sed oni ŝajne zorgis, por ke neniom da polvo makulu ilian blankecon. Multajn monumentojn mi vidis, kie arto uzis ĉiujn siajn povojn por ekveki la kunsenton de la vidanto, sed neniun mi renkontis, kiu parolis al la koro pli tuŝe, ol ĉi tiu simpla sed delikata memoraĵo de mortinta senkulpulino.

41