Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/51

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

siaj ehoj, kaj al ĝi respondis la gardanto de la muroj. La barono rapidis por bonvenigi sian estontan bofilon.

La levponto defalis, kaj la nekonato estis antaŭ 'la pordego. Li estis granda ĝentila kavaliro kaj sidis sur nigra ĉevalo. Lia vizaĝo estis pala, sed li havis brilan romantikan okulon, kaj aspekton de majesta melankolio. La barono, ĉar li venis en tiu simpla maniero, iomete ĉagreniĝis. Lia digneco momente maltrankviliĝis, kaj li inkliniĝis tion konsideri manko de la respekto, kiun meritis la grava okazo kaj la grava familio, ĉe kiu li estis edziĝonta. Tamen, li kvietigis sin per la klarigo, ke li sendube spronis antaŭen por veni pli baldaŭ ol liaj servistoj, pro la senpacienco de juneco.

„Mi bedaŭras“, diris la nekonato, „tiel maloportune trudi min al vi“.

Ci tie la barono lin interrompis per amaso da komplimentoj kaj salutoj, ĉar, por diri la veron, li multe fieris pri sia ĝentileco kaj elokvento. Unu-dufoje la nekonato provis kontraŭbarakti la fluegon de vortoj, sed vane; tial li klinis la kapon kaj permesis ĝin flui. Kiam la barono paŭzis la unuan fojon, ili jam atingis la internan korton de la kastelo; kaj la nekonato ree estis parolonta, kiam li denove interrompiĝis per la apero de la ina parto de la familio, elkondukanta la timetantan kaj ruĝiĝantan fianĉinon. Dum momento li fikse rigardis ŝin, kvazaŭ ensorĉito; ŝajnis, ke lia tuta animo ekbrilis en tiu rigardo, kaj restis sur tiu belega formo. Unu el la fraŭlaj onklinoj flustris ion en ŝian orelon; ŝi penis paroli; ŝiaj malseketaj bluaj okuloj time leviĝis; modeste rigardis la nekonaton por esploreti kaj denove malleviĝis. La vortoj malaŭdebliĝis; sed ameta rideto, kiu ludetis ĉirkaŭ ia lipoj kaj mola kavetajo de la vango montris, ke ŝia rigardo ne estis malkontentiga. Estis

50