Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/52

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

neeble, ke knabino kun la ama aĝo de dekok jaroj, multe ema je amo kaj edziĝo, ne ŝatu tian bravan kaj ĝentilan kavaliron. *

La malfrua horo, je kiu alvenis la gasto, malpermesis tempon por kunparoli. La barono estis ordonema kaj prokrastis ĉian apartan interparolon ĝis la mateno kaj kondukis lin al la negustumita festeno.

Oni prezentis ĝin en la granda halo de la kastelo. Sur la muroj pendis severvizaĝaj portretoj de la herooj de la familio de Katzenellenbogen, kaj la trofeoj gajnitaj sur la batalkampoj kaj en la ĉasado. Dehakitaj brustkirasoj, fenditaj lancoj de turniro kaj ŝiritaj standardoj miksiĝis kun la trofeoj de 1’ arbaro; la makzelostoj de lupoj kaj dentegoj de aproj ridegis terure inter arbalestoj kaj batalhakiloj, kaj grandega paro de branĉkornoj sin etendis precize super la kapo de la juna fianĉo.

La kavaliro nur malmulte observis la kunularon aŭ la gastigadon. Apenaŭ li gustumis la festenon, sed ŝajnis tute okupata per admirado al sia fianĉino. Li parolis per mallaŭta tono, kiun oni ne povis aŭdi — ĉar la lingvo de 1’ amo neniam estas laŭta: sed kiu virino havas orelon tiel maldelikatan, ke ĝi ne povas aŭdi la plej mallaŭtan flustreton de 1’ amanto? Estis en lia mieno miksiĝo de amindumeco kaj seriozeco, kiu ŝajne potence efikis Ia junulinon. Dum ŝi atentege aŭskultis, ŝia vizaĝkoloro ofte ŝanĝiĝis. Iafoje, ruĝiĝante, ŝi respondis, kaj kiam lia okulo forturniĝis, ŝi oblikve rigardis lian romantikan vizaĝon kaj pro ĝojo milde sopiris. Estis evidente, ke la gejunuloj tute enamiĝis. La onklinoj, multege spertaj je la aferoj de la koro, deklaris, ke ili enamiĝis unuavide.

La festeno daŭris gaje, aŭ almenaŭ brue, Ĉar la gastoj ĉiuj estis benitaj per tiaj akraj apetitoj, kiajn kaŭzas mal-