Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/53

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pezaj monujoj kaj monta aero. La barono diris siajn plej bonajn kaj plej longajn rakontojn, kaj neniam antaŭe li diris ilin tiel bone aŭ tiel grandefekte. Se en ili estis io mirinda, la aŭdantoj miregis; kaj se io ŝerca, ili ridis nepre je la ĝusta momento. La barono, estas vere, same kiel la plejparto el eminentuloj, estis tro digna por rakonti ŝercon vere spritan; tamen ĉiu spritaĵo bone trafis, ĉar ĉiam kun ĝi oni trinkis glason da bonega „Hochheimer"; kaj eĉ malsprita ŝerco, ĉe la propra tablo, prezentita kun gajiga antikva vino, estas nekontraŭstarebla. Multajn bonegajn humoraĵojn diris pli malriĉaj kaj pli trafaj sprituloj, kiujn oni povas ripeti nur ĉe tiaj okazoj; multe da ruzaj paroloj oni flustris en la orelojn de la sinjorinoj, kiuj konvulsiiĝis per subpremita ridado; kaj unu-du kantoj, ekkriegitaj de malriĉa sed gaja kaj larĝvizaĝa kuzo de la barono, absolute devigis la fraŭlajn onklinojn sin kovri per siaj ventumiloj.

Meze de ĉi tiu festado, la nekonata gasto konservis la plej rimarkindan kaj maloportunan seriozecon. Pli kaj pli lia vizaĝo malgajiĝis, dum progresis la vespero; kaj, kvankam ŝajnas strange, eĉ la ŝercoj de la barono plimelankoliigis lin. De tempo ai tempo li revis, kaj ofte liaj okuloj maltrankvile kaj senreste moviĝis, montrante agitatan animon. Lia parolado kun la fianĉino iĝis pli kaj pli serioza kaj mistera. Minacaj mallumiĝoj ekŝteliris sur la belan trankvilecon de ŝia frunto, kaj tremetoj ektrapasis ŝian delikatan korpon.

Cio ĉi ne povis eviti la observon de la gastoj. Ilia gajeco malvarmiĝis pro la neklarigebla malĝojo de la fianĉo; ilia vervo infektiĝis; ili interŝanĝis flustrojn kaj ekrigardojn kune kun leviĝoj de la ŝultroj kaj dubaj kapskuoj. Malpli oftaj fariĝis la kantdj kaj la ridoj; okazis enuigaj paŭzoj en la interparolado, kiujn fine

52