Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/54

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sekvis frenezaj rakontoj kaj supernaturaj legendoj. Unu malgajega historio instigis alian eĉ pli malgajegan, kaj la barono preskaŭ timigis la fraŭlinojn ĝis histerio per la rakonto pri la koboldo-rajdanto, kiu forportis la belan Leonoron; teruriga rakonto, pri kiu poste aperis bonegaj versoj, kaj kiun ĉiu legas kaj kredas.

La iianĉo aŭskultis la rakonton kun profunda atento. Li fikse rigardadis la baronon, kaj kiam la rakonto proksimiĝis al la fino, li malrapide komencis leviĝi el sia seĝo, kreskante pli kaj pli granda, ĝis en la ensorĉitaj okuloj de la barono li ŝajnis altstari preskaŭ kiel ĝiganto. Tuj kiam finiĝis Ia rakonto, li sopiris profunde kaj solene adiaŭis la kunularon. Ili ĉiuj miregis. La barono tute konsterniĝis.

Kiel! Eliri el la kastelo je noktomezo? Sed ĉio estas preta por ricevi lin; ĉambrego pretiĝis por li, se li dezirus liteniri.

Mistere kaj melankolie la nekonato skuis la kapon. „Ci nokte mi devas ripozigi mian kapon en alia ĉambro."

Io en ĉi tiu respondo kaj en la tono de la voĉo en kiu ĝi eliĝis, dubigis la baronon; sed li regajnis kuraĝon kaj ripetis sian gasteman petadon.

La nekonato skuis la kapon silente sed firme je ĉiu propono; kaj svingante la manon por adiaŭi la kunularon, malrapide marŝis el la salono. La fraŭlaj onklinoj ŝajne absolute ŝtoniĝis — la fianĉino mallevis la kapon, kaj larmo ŝtele venis al ŝiaj okuloj.

La barono sekvis la nekonaton al la larĝa korto de la kastelo, kie lia nigra ĉevalo piedfrapis la teron kaj spirblovadis pro malpacienco. Kiam ili atingis la pordegon, kies profundan arkaĵon lumigis lumeto en fajringo, la nekonato paŭzis kaj parolis al la barono per kava voĉo, al kiu la volba tegmento donis sonon ankoraŭ pli tomban.

53