Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/55

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„Ĉar ni nun estas solaj“, li diris, „mi diros al vi la kialon de mia foriro. Mi havas solenan, neforgeseblan devrenkonton*.

„Kial“, diris la barono, „vi ne povas sendi iun en vian lokon?“

„Gi ne permesas anstataŭulon — mi devas ĉeesti mem — mi devas foriri al la katedralo de Wŭrzburg.“

„Jes“, diris la barono, rekuraĝiĝinte, „sed ne ĝis morgaŭ — morgaŭ vi tien kondukos vian edzinon".

„Ne! Ne!“ respondis la nekonato, dekoble pli solene, „mia rendevuo estas kun nenia edzino — la lumbrikoj! la lumbrikoj atendas min! Mi estas mortinto — rabistoj mortigis min — mia korpo ripozas ĉe Wŭrzburg — je noktmezo oni enterigos min — la tombo atendas — mi devas ĉeesti la rendevuon!“

Li saltis sur sian nigran ĉevalon kaj rapidiris trans la levponton, kaj la klakado de la hufoj de la ĉevalo malaŭdebliĝis en la fajfado de la nokta ventblovado.

Multege konsternita, la barono revenis al la-ĉambrego kaj rakontis tion, kio okazis. Du sinjorinoj tute forsvenis, kaj aliaj sentis naŭzon pro la ideo, ke ili festenis kun fantomo. Iuj opiniis, ke eble li estis la furioza ĉasisto, fama en la germana legendaro. Iuj parolis pri la feoj de la montoj, pri demonetoj de 1’ arbaro, kaj pri aliaj supernaturaj estuloj, per kiuj estas turmentita la bonkora germana popolo de nememorebla epoko.

Unu el la malriĉaj parencoj kuraĝis proponi, ke eble la okazintajo estas ia sporta evito de la juna kavaliro, kaj ke la malgajeĉo mem de la kaprico ŝajnis akordi kun tia melankoliulo. Ĉi tio, tamen, indignigis kontraŭ li la tutan kunularon kaj precipe la baronon, kiu lin opiniis ne multe pli bona ol nekredulo; sekve li volonte forlasis

54