Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/58

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaŭzitan al liaj amikoj per la malfeliĉoj de eminentulo. Eĉ la malriĉaj parencoj paŭzis momente ĉe sia senlaca laborado super la telero, kiam la onklino, unue mutigite, intertordis la manojn kaj ekkriegis: „La koboldo! la koboldo! ŝi estas forportita de la koboldo!**

Per malmultaj paroloj ŝi rakontis la teruran scenon de la ĝardeno, kaj konkludis, ke la fantomo certe forportis sian fianĉinon. Du el la servistinoj konfirmis la opinion, ĉar ili aŭdis la klakadon de hufoj de ĉevalo malsuprenirantaj la monton ĉirkaŭ la noktomezo, kaj ne dubis, ke la fantomo sur sia nigra ĉevalo forportis ŝin al la tombo. Ciu ĉeestanto frapiĝis per la terura probablo; ĉar tiaj okazoj estas treege oftaj en Germanujo, kiel multaj aŭtentaj historiistoj atestas.

Kiel plorinda estis la stato de tiu malfeliĉa barono! Kiel kortuŝega estis la dilemo por ama patro kaj ano de la fama familio de Katzenellenbogenĵ Aŭ lia sola filino estis ekprenita al la tombo, aŭ li estis havonta ian koboldon de la arbaro kiel bofilo, aŭ eble bandon de koboldaj nepoj. Laŭkutime, li tute konsterniĝis, kaj la tuta kastelo estis plena de bruego.1 La viroj ricevis ordonojn preni ĉevalojn, kaj trakuri ĉiun vojon kaj irejon kaj valon de Odenwald. La barono mem ĵus surtiris la botegojn, alzonis la glavon, kaj estis suriĝonta la ĉevalon por eliri al la duba serĉado, kiam li ekpaŭzis pro nova aperaĵo. Vidiĝis sinjorino, kiu alvenis al la kastelo, rajdante sur ĉevaleto, kaj akompanate de juna surĉevala kavaiiro. Si galopis al la pordo, desaltis de la ĉevalo, kaj falante ĉe la piedoj de la barono, ĉirkaŭprenis liajn genuojn. Tio estis lia perdita filino, kaj ŝia kunulo — la Fantoma Fianĉo. Miregis la barono. Li rigardis sian filinon, poste la fantomon, kaj preskaŭ dubis la ateston de siaj sentoj. Ci tiu ankaŭ mirinde pliboniĝis aspekte de kiam li 57

57