Paĝo:Irving - El la Skizlibro, 1924, Elvin.pdf/61

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

LA KAMPARA PREGEJO

Ne estas multaj lokoj pli konvenaj al la studado de la homoj ol preĝejo en la angla kamparo. Iufoje mi pasigis kelkajn semajnojn ĉe la loĝejo de amiko, kiu loĝis apud preĝejo, kies aspekto speciale allogis min. Gi estis altvalora, malofta, kaj kurioza antikvaĵo tia, kia donas al la angla pejzaĝo ĉarmon tiel apartan. Gi troviĝis meze de distrikto plena de malnovaj familioj, kaj enhavis, inter siaj malvarmaj kaj silentaj flanknavoj, la kunmetitan polvon de multaj nobelaj generacioj. Sur la internaj muroj amasiĝis, kvazaŭ krustaĵo, monumentoj el ĉiu aĝo kaj stilo. La lumradioj fluis tra fenestroj malhelaj pro blazonoj en riĉe kolorita vitro. En diversaj partoj de la preĝejo estis tomboj de kavaliroj kaj nobelaj sinjorinoj, grandioze faritaj, kun la figuraĵoj el kolora marmoro. Ciuflanke frapis la okulon iu ekzemplo de aspirema mortemeco, iu aroganta memoraĵo, kiun la fiereco de homo levis super la polvon de liaj fratoj, en tiu templo de la plej humila el ĉiuj religioj.

La konvenintaro konsistis el la altranguloj de la loko, kies sidejoj havis luksajn kovraĵojn kaj kusenojn, provizon de riĉe orumitaj preĝlibroj, kaj, kiel ornamaĵon, lliajn blazonojn sur la pordoj; el la vilaĝanoj kaj kamparanoj, kiuj sidis malantaŭe kaj en malgranda galerio apud la orgeno; kaj el la malriĉuloj de la paroĥo, kiuj sidis sur benkoj en la flanknavoj.

60