kaj ridetoj; konfidante al mi kun voĉo mallaŭta kaj trema la infanajn sekretojn de sia ĉastega amo, kun siaj okuloj fine malpli timidaj antaŭ la miaj, por lasi al mi vidi en ili sian animon por ke mi reciproke montru al ŝi la mian... La bruo de unu plorsingulto denove tremigadis min: la bruo de tiu kiu malbone sufokita estis elirinta el ŝia sino tiun nokto ĉe nia disiĝo!
Jam antaŭ ol la kvina kaj post granda zorgado kaŝi la spurojn de tiom doloriga sendormo, mi promenadis en la koridoro, ankoraŭ obskura. Tre baldaŭ mi vidis brili lumo tra la fendoj de la ĉambro de Maria, kaj poste mi aŭdis la voĉon de Johano kiu vokis ŝin.
La unuaj radioj de la suno ĉe la leviĝo vane penadis disŝiri la densan nebulon kiu simile al vualo senlima kaj vapora pendadis el la pintoj de la montoj, ŝvebe sterniĝante ĝis la malproksimaj ebenaĵoj. Sur la okcidentaj montoj, puraj kaj bluaj, poste flavecis la temploj de Kalio, kaj piede de la flankoj sin montris blankaj kiaj arigitaj gregoj la vilaĝoj Jumbo kaj Viĥes.
Johano Anĝelo, post alporti al mi la kafon kaj seli mian nigran ĉevalon, kiu senpacience nigrigadis per siaj tretoj la herbon sub la oranĝ-arbo al kiu ĝi estis ligita, atendadis min plorema, apogita al la pordo de mia ĉambro, kun la gamaŝoj kaj la spronetoj enmane: surmetante ilin al mi, lia ploro faladis per egaj gutoj sur miajn piedojn.
—Ne ploru —mi diris al li, penante doni firmecon al mia voĉo—: kiam mi revenos, vi jam estos plenkreskulo, kaj ne plu apartiĝos de mi. Dume, ĉiuj amos vin multe en la hejmo.
Estis alveninta la momento kunigi ĉiujn miajn fortojn. Miaj spronoj resonis en la salono, kiu estis vakua. Mi puŝis la pordon duonfermitan de la kudro-cambro de mia patrino, kiu sin ĵetis el la sidilo kiun ŝi okupis al miaj brakoj. Ŝi sciis ke la elmontroj de sia ĉagreno povus febligi mian animon, kaj inter singulto kaj singulto ŝi klopodis paroli al mi pri Maria kaj fari al mi tenerajn promesojn.