Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/273

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

“Mi ĵus metis liliojn kaj rozojn antaŭ la imago de la Virgulino, kaj Ŝi ŝajnis rigardi min pli dolĉe ol kutime kaj esti ridetonta.

Sed oni volas ke ni iru al la urbo, ĉar onidire tie povos pli bone varti min la kuracistoj; mi ne bezonas alian kuracilon krom vidi vin miaflanke por ĉiam.Mi volas atendi vin ĉi tie0: mi ne volas forlasi ĉion kion vi amadis, ĉar mi imagas ke tion vi konfidis al mi kaj ke vi amus min malplie aliloke. Mi petegos por ke paĉjo prokrastu nian vojaĝon, kaj dume vi alvenos. Adiaŭ.”

La lastaj linioj estis preskaŭ nelegeblaj.

La dogan-boato, kiu estis lasinta la plaĝon post kiam la skuno ĵetis ankron, jam estis proksima.

—Laŭrenco! —mi ekkriis rekoninte karan amikon en la belaspekta mulato kiu staradis inter la Administranto kaj la ĉef-doganisto.

—Mi jam iras! —li respondis.

—Kaj suprenirinte rapidege la pend-eskalon, li premis min inter siaj brakoj.

—Ne ploru ni —li diris sekigante al si la okulojn per unu el la pintoj de sia ponĉo kaj klopodante rideti—: tiuj ĉi maristoj havas ŝton-koron kaj estas rigardantaj nin.

Jam koncize li estis dirinta al mi kion pli senpacience mi deziris scii: Maria fartadis pli bone kiam li forlasis la hejmon. Kvankam li atendis min du semajnojn en Buenaventura, ne estis alvenintaj leteroj por mi krom tiuj kiujn li alportis, certe ĉar la familio atendadis min de unu momento al la alia.

Laŭrenco ne estis sklavo. Fidela kompano de mia patro en la oftaj vojaĝoj kiujn ĉi lasta faris dum sia komerca vivo, li estis amata de la tuta familio, kaj ĝuadis en la hejmo privilegiojn de ĉefservisto kaj konsiderojn de amiko. En la aspekto kaj sinteno li montradis sian forton kaj sinceran karakteron: alta kaj fortika, li havis vastan frunton kaj kun antaŭaj kalvaĵoj; belajn okulojn