tiamaniere mi estus sukcesinta per via permeso dorloti vin dum du tagoj.
—Kiom mi dankas al vi vian akuratecon!.
Li ekridis bruege puŝante la hamakon por aerumi sin, kaj fine li diris al mi:
—Nedankemulo!
—Tute ne: vi scias ke mi ne povas, ke mi devas malfruiĝi eĉ ne unu horon pli ol necese; ke urĝas ke mi alvenu hejmen tre frue...
—Jes, jes; estas vero; ĝi estus egoismo de mia flanko —li diris, jam serioza.
—Kion vi scias?
—La malsanon de unu el la fraŭlinoj... Sed vi certe ricevis la leterojn kiujn mi sendis al vi al Panamo.
—Jes, dankon, ĝuste ĉe mia enŝipiĝo.
—Ĉu ili ne diras al vi ke ŝi fartas pli bone?
—Tion ili diras.
—Kaj kion Laŭrenco?
—Li diras la samon.
Post tempeto dum kiu ni restis silentaj, la Administranto kriis leviĝante en sidan pozicion sur la hamako:
—Marko, la manĝaĵon!
Iu servisto poste venis anonci al ni ke la vespermanĝo estas preta.
—Nu —diris mia gastiganto ekstarante—: mi malsatas; se vi estus trinkinta la brandon vi sentus bonan apetiton. Hej! —li aldonis kiam ni estis enirantaj en la manĝoĉambron kaj sin direktante al iu servisto—: se iu ajn venas serĉi nin, diru ke ni ne estas hejme. Estas necesa ke vi enlitiĝu frue por ke vi povu leviĝi ĉe la tagiĝo —li rimarkigis al mi montrante la sidlokon ĉe la kapo de la tablo.
Li kaj Laŭrenco sidiĝis ambaŭflanke de la mia.
—Diable! —ekkriis la Administranto kiam la lumo de la bela tablo-lumilo lumigis mian vizaĝon—: kian aspekton vi montras! Se vi ne estus brunulo oni povus ĵuri ke vi ne scias diri