Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/279

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konturiĝis kiel la silueto de unu giganto sur la lastaj koloraj nubetoj de la luno jam preskaŭ nevidebla.

Oni aŭdis nur la monotonan kaj raŭkan kanton de la bambureoj 16 [Piednoto 1] en la sombraj manglejoj de la riverbordoj kaj la diskretan bruon de la fluoj, rompantajn tiun solenan silenton kiu ĉirkaŭas la dezertojn en ilia lasta dormo, dormo ĉiam profunda kiel tiu de la homo en la restantaj horoj de la nokto.

—Trinku unu gluton, Kortiko, kaj modulu pli bone tiun tristan kanzonon —mi diris al la nana remisto.

—Mia Dio!, mastro, ĉu ĝi ŝajnas al vi malgaja?

Laŭrenco verŝis el sia poto pastana 18 [Piednoto 2] kvanton pli ol sufiĉan de aniz-likvoro en la kalabason kiun la remisto prezentis al li, kaj ĉi lasta daŭrigis dirante.

—Verŝajne la nokta humido donis al mi raŭkan voĉon— kaj sin direktante al sia kompano: kamarado Laŭreano, por kvietigi sian animon la blankulo petas ke ni kantu gajan baladon.

—Ni klopodu! —respondis la pridemandito per voĉo raŭka kaj sonora: alispeca balado estos tiu kiu komenciĝos en la obskuro. Ĉu li jam scias?

—Ĝuste pro tio, sinjoro.

Laŭreano gustumis la likvoron kiel spertulo pri la afero, murmurante:

—Io de tio kio jam ne venas.

—Kion signifas tio pri la balado en la obskuro? —mi demandis al li.

Okupante sian lokon, responde li ekkantis la unuan verson de la jena bundeo, kaj Kortiko respondis per la dua, post kio ili paŭzis, kaj sammaniere daŭrigis ĝis konkludi la krudan kaj kortuŝan kanzonon.

Jam sinkantas nia luno;
Remadu, remadu.
Kion faras mia negrulin’ tutsola?
Plori, plori.
Min surprizas via nokt’ obskura
Sankta Johano, Sankta Johan’.


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita