Paĝo:Isaacs - Maria, 1870.pdf/282

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La remistoj duope ellasis frakasan ekridon, kaj Gregoro ne estis fininta la sian kiam li diris:

—Sankta Paŭlo!, preskaŭ mordas min ĉi tiu kristano. Kaporalo Anselmo, iu reŭmatismo mortigos vin kaŝitan meze de kareksejo. Kiu rakontis al vi ke mi estas subiranta, sinjoro?

—Fripono —respondis al li la gardisto—, la sorĉistinoj. Montru, kion vi kumportas?

—Boaton de respektindaj personoj.

Laŭrenco estis ekbruliginta la lumilon, kaj la kaporalo eniris la ŝedon, samtempe donante al la nigrulo kontrabandisto unu sonoran polmo-frapon sur la ŝultron kiel montron de ŝato. Post saluti min sincere kaj respektoplene, li komencis ekzameni la ŝip-libron, kaj dume Laŭreano kaj Gregoro, en ban-kalzonetoj, ridetadis ĉe la pordo de la kajuto.

La unua krio de Gregoro ĉe la alveno al la plaĝo alarmis la tutan taĉmenton: du pliaj gardistoj kun mieno de malbonaj dormantoj, kaj armitaj per karabenoj kiel tiu kiu atendadis kaŝe sub la veprejoj, alvenis ĝustatempe por ofer-verŝo kaj adiaŭo. La enorma poto de Laŭrenco entenis likvoron por ĉiuj, al kio aldoniĝis ke ĝi probable deziras disdoniĝi al aliaj malpli disdegnemaj ol siaj mastroj.

Jam ne pluvis kaj ekmateniĝis kiam, post la adiaŭoj kaj pikantaj blagoj spicitaj per ridaĉoj kaj io pli, kiuj kruciĝadis inter miaj remistoj kaj la gardistoj, ni daŭrigis la vojaĝon.

De tie antaŭen la ĝangaloj de la riverbordoj akiradis pli da majesto kaj belo: la grupoj da palmarboj fariĝis pli oftaj: elmontriĝadis la pambilo 26 [Piednoto 1] je rekta kolumno kun purpuraj makuloj; la frondo-densa mil-pesos 27 [Piednoto 2] ofertanta ĉe siaj radikoj la bongustan frukton; la ĉontaduro 28 [Piednoto 3] kaj la gualte 29 [Piednoto 4]; sed distingiĝis inter ĉiuj la naidí 30 [Piednoto 5] je fleksebla trunko kaj moviĝema foliaro, dank’ al io koketa kaj virga kiu rememorigas taliojn fascinajn kaj apartiĝemajn. La plej multaj el ili kun siaj grapoloj ankoraŭ duonŝirmitaj de la ŝelo kiu ilin estis protektinta, ĉiuj kun
Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "Piednoto", sed la responda etikedo <references group="Piednoto"/> ne estis trovita